Benzila acetato | |||
Plata kemia strukturo de la Benzila acetato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Benzila acetato | |||
Benzila acetato troviĝas en la Cydonia vulgaris | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 140-11-4 | ||
ChemSpider kodo | 13850405 | ||
PubChem-kodo | 8785 | ||
Merck Index | 15,1126 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun karakteriza odoro | ||
Molmaso | 150.177g·mol-1 | ||
Denseco | 1.054g cm−3 | ||
Fandpunkto | −51 °C | ||
Bolpunkto | 213 °C | ||
Refrakta indico | 1,5232 | ||
Ekflama temperaturo | 102 °C | ||
Memsparka temperaturo | 460 °C | ||
Acideco (pKa) | 15.4 | ||
Solvebleco | Akvo:26.8 mg/mL | ||
Mortiga dozo (LD50) | 2490 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36 R37 R38 | ||
Sekureco | S26 S37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj [1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335, H411 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P233, P261, P264, P271, P273, P280, P302, P304, P305, P312, P313, P313, P321, P332, P337, P338, P340, P351, P352, P362, P391, P403, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Acetato de benzilo estas organika komponaĵo, estero enhavanta unu benzenan ringon kaj unu acetatan grupon. Ĝi estiĝas per kondensiĝo de la benzoata alkoholo kaj acetata acido. Benzila acetato prezentas agrablan odoron je jasmeno kaj estas trovata en multaj fruktoj, floroj kaj plantoj tiaj kiaj (Jasminium grandiflorum, Cananga odorata, Hyacinthus orientalis, Gardenia jasminoides, marmeloso, Cydonia vulgaris, Medicago sativa kaj en la fungo de la specimeno Agaricus.[2]
Ĝi uzatas kiel nutroaldonaĵo en fruktaj gustigiloj kaj kiel ingredienco en parfumoj kaj estas vaste uzata kiel odorigilo en sapoj, detergentoj kaj incensoj. La homa korpo estas grande ekspoziciita al la benzila acetato per ingestado, haŭto-aplikado kaj inhalado. Eksperimentoj faritaj en musoj konkludis ke granda estas la probableco je hepata adenomo kaj ĝi prezentas karcinomogenajn proprecojn.
Ratoj submetitaj al tiuj eksperimentoj ankaŭ prezentis stomako-kanceron kaj pankreatan adenomon. Benzila acetato estas facile solvebla en lipidoj kaj do ĝi estas rapide absorbita de la gastrointesta sistemo, pulmoj kaj per haŭto. Ĝi ankaŭ estas unu el la multaj substancoj kiuj estas altiraĵoj al virseksaj specimenoj de orkidabeloj, kiuj laŭŝajne kolektas la kemiaĵon por sintezi la feromonojn.
Ĝi ordinare uzatas kiel logaĵo por altiri kaj kapti ĉi-abelojn por eksperimentoj. Benzila acetato same uzatas kiel solvanto en plastaj kaj rezinaj fabrikado, celuloza acetato, nitratoj, oleoj, lakoj, polurigiloj kaj farboj.