Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Benzila jodido estas organika kemiaĵo kun formulo C7H7I, konsistante je unu benzena ringo ligita al jodo-metila grupo. La substanco estas alkila halogenido kaj konstitua izomero de la jodo-toluenoj. Ĝi estas senkolora kristalo kun malalta fandopunkto aŭ likvaĵo nesolvebla en akvo kaj pli densa ol ĝi. Do benzila jodido sinkas en la akvo. Ĝi estas toksa per ingestado, inhalado kaj haŭtokontakto. Tre irita al haŭto kaj okuloj. Ĝi ankaŭ estas malkomponebla per fotolizo kaj tiu ebleco estas tre utila fonto por provizado de benzilaj radikaloj.[1]
Benzila jodido estis uzata kiel larmiga gaso far Francio kaj Anglio, kiuj kombinis benzilan kloridon kun kalia jodido por produkti benzilan jodidon, tre potencan kemian gason kun malalta volatileco. Tiamaniere ke ĝi estis uzata kiel kemia armilo miksita kun benzila klorido.[2]