Berberis microphylla | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Berberiso buxifolia, en la nacia parko „Tierra del Fuego“, Argentino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La buksfolia berberiso aŭ malgrandfolia berberiso aŭ latine (Berberis microphylla, sin.: Berberis buxifolia Jean Baptiste de Monnet de Lamarck (LAM.) ex Jean Louis Marie Poiret (POIR.) estas arbusto kun folioj, kiuj similas al bukssimilaj folioj. Ĝi apartenas al la familio de la Berberisacoj (Berberidaceae). La planta specio estis priskribita 1787 fare de Johann Georg Adam Forster.
La ĉiamverda arbusto kreskas ĝis alteco de 3 m. Junaj branĉoj estas kovritaj de fajnaj haroj, pli aĝaj estas kalvaj. La arboŝelo de la branĉoj estas helbruna, flava aŭ griza kaj havas multajn nigrajn punktojn kaj laŭlongajn nigrajn fendojn. La planto havas multajn folidornojn, kiuj estas tripartaj kaj 3 ĝis 45 mm longaj.
La ledaj bukssimilaj folioj estas ovoformaj ĝis ovoforme lancetaj, malofte eliptaj kaj oblongaj; ili longas 6 ĝis 40 mm longaj kaj larĝas 2 ĝis 14 mm. La folio havas 1,5 ĝis 5 mm longan tigeton kaj dornajn dentetojn.
La planto havas unuoblan floron (malofte floraro el ĝis 3 floroj umbelo). La flortigetoj longas 5 ĝis 24 mm. La floroj estas flavaj ĝis oranĝflavaj. La globformaj nigre bluaj beroj havas perimetron de 7 ĝis 11 mm, kaj 1 ĝis 10 nigrajn ĝis brunajn semojn.
La buksfolia berberiso floras en la sudo de Sudameriko de aŭgusto ĝis marto kaj fruktas ĉefe de decembro ĝis marto.
La kromosomonombro estas 2n = 56, malofte .
La buksfolia berberiso estas disvastigita de la regiono Libertador General Bernardo O'Higgins en centra Ĉilio en alteco de 2500 super marnivelo ĝis Fajrolando en la sudo de Argentino kaj Ĉilio. La planto estas simbolo por Patagonio.
La buksfolia berberiso estas kultivataj pro ties fruktoj. El la fruktoj oni povas fari konfitaĵon. La arbusto ankaŭ povas esti uzata kiel ornama ĝardenplanto kaj bonsajo. El la ligno oni faras ruĝan koloraĵon.
Berberis microphylla estas tre varia specio. Tial ekzistas multaj sinonimoj. La plej ofta sinonimo estas Berberis buxifolia. Tiu ĉi nomo estis priskribita 1792 fare de Jean Baptiste de Monnet de Lamarck, kvin jarojn post la priskribo fare de Johann Georg Adam Forster kiel Berberis microphylla, tial oni devas preferi tiun nomon.