Bercial de Zapardiel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05229 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 173 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 3′ N, 4° 58′ U (mapo)41.046388888889-4.9691666666667Koordinatoj: 41° 3′ N, 4° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 807 m [+] | ||
Areo | 17 km² (1 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bercial de Zapardiel [+] | |||
Bercial de Zapardiel [berZJAL dezaparDJEL] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Bercial de Zapardiel estas etimologie komprenebla kiel Stipejo de la rivero Zapardiel.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 195 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 75 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Madrigal de las Altas Torres, kun Barromán, kun Cabezas del Pozo kaj kun Mamblas.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).