Berdejo

Berdejo
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 50316
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 1° 57′ U (mapo)41.5614288-1.9441486Koordinatoj: 41° 34′ N, 1° 57′ U (mapo) [+]
Alto 990 m [+]
Areo 19,386529 km² ( 193 8.6 529 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Berdejo (Provinco Zaragozo)
Berdejo (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Berdejo
Berdejo (Hispanio)
Berdejo (Hispanio)
DEC
Situo de Berdejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berdejo [+]
vdr

Berdejo [berDEĥo] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta pinto de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Berdejo estas municipa teritorio en la nordokcidenta pinto de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Torrelapaja norde kaj Bijuesca sude.

La loĝloko Berdejo mem estas je 125 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 990 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Numbales, alfluanto de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1502.

Preĝejo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. Dekomence la loko estis literumita kiel Berdeio aŭ Vergegium, kio rezultis en konfuzo pri la naskoloko de Sankta Emiliano nome kun Berceo. Tie estis pastro Emiliano de la Cogolla ĉirkaŭ la jaro 560, kiam Torrelapaja estis domaro de Berdejo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Berdejo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 40 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo de la 13-a jarcento kun romanika absido, la restaĵoj de la kastelo, ermitejo, rigardejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]