Berghŭata | |||||||||
| |||||||||
etno | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Lisan al-Gharbi
| |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La Berghŭata, Berguata aŭ Barghŭata (ankaŭ Barghwata aŭ Berghuata) estis grupo de Berberaj triboj en la marbordo al Atlantiko de Maroko, apartenanta al la Masmuda konfederacio. Post alianciĝi kun la Sufria Ĥariĝisma ribelo en Maroko kontraŭ la Omajada kaliflando, ili establis sendependan ŝtaton (744 - 1058) en la areo de Tamesna ĉe la atlantika marbordo inter Safi kaj Salé sub estreco de Tarif al-Matghari.
Kelkaj historiistoj opinias ke la termino Barghŭata estas fonetika kripligo de la termino Barbati, nome kromnomo kiun Tarif portis. Oni supozas ke li naskiĝis en la areo de Barbate, ĉe Cádiz en Hispanio.[1] Tamen, Jérôme Carcopino kaj aliaj historiistoj opinias ke la nomo estas multe pli antikva kaj ke la tribo estas la sama kiun la Romianoj nomigis Baquates, kiuj ĝis la 7a jarcento loĝis ĉe Volubilis.[2]