Berlaimont estas unu el la komunumoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Berlaimont troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Berlaimont etendiĝas sur 13,10 km².