Bernard Saladin d'Anglure | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1936 |
Morto | 13-an de februaro 2025 (88-jaraĝa) en Tuluzo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Kanado ![]() |
Okupo | |
Okupo | antropologo universitata instruisto ![]() |
Bernard Saladin d'Anglure, naskiĝinta en 1936, kaj forpasinta en la 13-a de februaro 2025 estas kanada antropologo kaj etnologo de franca origino. Lia laboro estas plejparte ligita al la studo de la Inuitoj de norda Kanado, temigante precipe la praktikojn de ŝamanismo kaj konceptoj de sekso. Teoriulo kiu unue studis strukturan analizon sub Claude Lévi-Strauss, li akiris rekonon danke al sia noviga metodaro kaj lia laboro pri la koncepto de la « tria sekso ». Li estas profesoro emerito en la Universitato Laval (Kanado).
Saladin d'Anglure naskiĝis en Francio en 1936. Kiam 19-aĝa, li vojaĝas al Kanado kiel stipendiulo de la Fondation Nationale des Bourses Zellidja. Li vojaĝas tra norda Kebekio, kaj pasigas plurajn semajnojn en Quaqtaq, Nunavik.