Bernardo Clesio | |||||
---|---|---|---|---|---|
itala humanisto, princepiskopo kaj kardinalo | |||||
Ceteraj titoloj | kanceliero de Ferdinando la 1-a, fundamenta kontribuanto al la Koncilio de Trento | ||||
Persona informo | |||||
Bernardo Clesio | |||||
Naskiĝo | 11-a de marto 1484 en Kastelo Cles, proksima de Nonsberg, Graflando Tirolo, Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Italio) | ||||
Morto | 30-a de julio 1539 en Brixen, Princepiskopujo Brixen, Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Italio) | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1515–) katolika sacerdoto (1515 (Gregoria)–) politikisto vd | ||||
| |||||
Princepiskopo de Trento | |||||
Dum | 1514-1539 | ||||
Princepiskopo de Brixen | |||||
Dum | 1539 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bernardo Clesio aŭ Bernardo de Cles (naskiĝis en Kastelo Cles, proksima de Nonsberg, en la 11-a de marto 1484 - mortis en Brixen, en la 30-a de julio 1539) estis itala kardinalo, episkopo, princo, diplomato, humanisto kaj botanikisto.
Naskita en Cles, Trentino, li studentiĝis ĉe Universitato de Bolonjo, kaj poste iĝis princepiskopo de Trento (1514-1539), princepiskopo de Brixen (1539), kardinalo, kaj kanceliero de la Imperiestro de la Sankta Romia Imperio Ferdinando la 1-a.
Li estis fundamenta kontribuanto al la organizo de la Koncilio de Trento, alportante la koncilion al sia hejmurbo Trento kaj tre plibeligante kaj vastigante la urbon por tiu evento. Li pligrandigis la Kastelon Buonconsiglio kaj alvokis renesancajn artistojn kiel ekzemple Dosso Dossi (1486-1542)[1] kaj Romanino (1484-1566)[2] kiuj dekoraciis la novajn salonojn.
Tamen Bernardo ne povis partopreni al Koncilio de Trento, ĉar li neatendite mortis en 1539, ses jaroj antaŭ la malfermo de la koncilio.