Bernhard Grzimek | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1909 en Nysa | ||||
Morto | 13-an de marto 1987 (77-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno | ||||
Tombo | Ngorongoro Crater (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Michael Grzimek (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | zoologo filmreĝisoro bestokuracisto verkisto televida prezentisto fotisto vd | ||||
Aktiva dum | 1954– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bernhard (Klemens Maria) GRZIMEK (naskiĝis la 24-an de aprilo 1909, mortis la 13-an de marto 1987) estis germana zoologo kaj bestkuracisto.
Naskiĝinte en Neisse, Silezio (nuntempe Nysa en Pollando), li studis veterinaran medicinon kaj zoologion kaj doktoriĝis en 1932. Poste li laboris en Berlino. De 1945 ĝis 1974 li estis direktoro de la bestoparko en Frankfurto ĉe Majno. Li amplekse priesploris la psikon de bestoj kaj engaĝiĝis por la naturprotekto kaj la postvivo de minacataj bestoj.
Famon li gajnis per diversaj popularsciencaj libroj, filmoj kaj televidproduktaĵoj. Pro sia dokumenta filmo Serengeti darf nicht sterben, kiu en la jaro 1959 estiĝis en Afriko, li en 1960 gajnis Oskaron. Ekde 1960 li eldonis la ĵurnalon Das Tier.
Bernhard Grzimek mortis en Frankfurto ĉe Majno.