Bernuy de Porreros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40190 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 059 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 114 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 0′ N, 4° 7′ U (mapo)40.999722222222-4.1166666666667Koordinatoj: 41° 0′ N, 4° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 014 m [+] | ||
Areo | 9,27 km² ( 927 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bernuy de Porreros [+] | |||
Bernuy de Porreros [BERnuj depoREros] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 788 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte akiris 350 el la 2000-aj jaroj pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.
Ĝi distas nur 8 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Valseca, Cabañas de Polendos, Espirdo, Segovia kaj La Lastrilla.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj.