Berrocal de Salvatierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37795 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 70 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 38′ N, 5° 41′ U (mapo)40.633333333333-5.6894444444444Koordinatoj: 40° 38′ N, 5° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 892 m [+] | ||
Areo | 30,55 km² (3 055 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berrocal de Salvatierra [+] | |||
Berrocal de Salvatierra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. Berrocal signifas rokarejon.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Berrocal, Las Dehesillas kaj Los Recios, okupas totalan areon de 30,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 85 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.
Limas nordokcidente kun Pedrosillo de los Aires; oriente kun Pizarral kaj Montejo; kaj sudokcidente kun Guijuelo.
La ekonomio de la municipo estas bazata sur la agrikulturo (cerealoj kaj legomoj) kaj ĉefe brutobredado (ĉefe de porkoj, kiu estas bazo de la komarka ekonomio, bovoj kaj ŝafoj).