Bersillies | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Maubeuge-Nord | ||
INSEE kodo | 59072 [+] | ||
Poŝtkodo | 59600 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59072 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 250 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 88 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 19′ N, 4° 0′ O (mapo)50.3211111111114.0047222222222Koordinatoj: 50° 19′ N, 4° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 120 m - 154 m | ||
Areo | 2,83 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bersillies [+] | |||
Bersillies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 275 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Bersillies estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 2,83 km².
Mezepoke, la nomo de la vilaĝo estis skribebla laŭ diversaj manieroj : Berseillies, Berchillies, Bercillies aŭ Bersely.
Bersillies apartenas al la kantono Maubeuge-Nord, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.