Berthold Viertel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de junio 1885 en Vieno | |
Morto | 24-an de septembro 1953 (68-jaraĝa) en Vieno | |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Helene Bruckner-Karplus (en) vd | |
Edz(in)o | Salka Viertel (en) (1918–1947) Elisabeth Neumann-Viertel vd | |
Infanoj | Peter Viertel ( Salka Viertel (en) ) Hans Viertel (en) ( Salka Viertel (en) ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmreĝisoro scenaristo tradukisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Berthold Viertel (naskiĝinta la 28-an de junio 1885 en Vieno; mortinta la 24-an de septembro 1953 samurbe) estis denaska aŭstro judodevena verkisto, dramaturgo, eseisto, tradukisto kaj filma kaj teatra reĝisoro, kiu verkis en Germanujo, Usono kaj Britujo. Lia filo estis scenaristo Peter Viertel.
Pro sia konateco kun Karl Kraus kaj Peter Altenberg Viertel kunverkis ekde 1910 ĝis 1911 la satirikan revuon Die Fackel de Kraus. Post la unua Mondmilito Grafo de Seebach invitis Berthold-on Vierte, labori kiel reĝisoro ĉe la teatro en Dresdeno. Ekde 1918 ĝis 1921 Viertel laboris kiel reĝisoro en Dresdeno kaj enscenigis en la dramejo la unuan prezentadon de Jenseits de Walter Hasenclever (kun Walter Bruno Iltz) kaj somermeznoktan sonĝon de Ŝekspiro. Lia poemaro Die Bahn ankaŭ ekestis en Dresdeno kaj aperis en 1921, same kiel Bachantinnen des Euripides, la komedio Die schöne Seele kaj Das Gnadenbrot.[1] Vokitecoj kiel reĝisoro kaj dramaturgo kondukis lin i. a. al Dresdeno, Berlino ( "Die Schwester" de Hans Kaltneker en 1924 ĉe Goethe-teatro), Zuriko, Britujo kaj Usono. Viertel laboris en 1933 kiel aktoro en Berlino, kiam li devis elmigri al Francujo kaj ekde tie poste al Usono. En Novjorko li kunfondis kun Wieland Herzfelde en 1944 la eldonejon Aurora-Verlag, kiu publikigis germanajn verkistojn en ekzilo. En la jaro 1947 li revenis al Eŭropo, laboris komence en Londono ĉe BBC, poste ekde 1948 kiel reĝisoro en Zuriko kaj ekde 1949 finfine deneove en Vieno. Viertel tradukis gravajn dramojn de Tennessee Williams, kiujn li ankaŭ enscenigis ĉe la viena Akademio-Teatro – i.a. Endstation Sehnsucht kun Curd Jürgens kiel Stanley Kowalski. Li ankaŭ diskoniĝis kiel poeto kaj verkisto.
Berthold Viertel estis ekde 1918 ĝis 1947 edzo de Salka Viertel, denaska Steuermann, kun kiu li havis tri filojn. Ekde la somero de 1940 li kunvivis kun aktorino Elisabeth Neumann, kiun li edzinigis en 1949.