Bertilo WENNERGREN | |
---|---|
sveda esperantisto, Akademiano kaj drumisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1956 (68-jaraĝa) en Svedio |
Lingvoj | Esperanto • sveda • germana • angla |
Loĝloko | Schossin |
Nacieco | Svedo |
Ŝtataneco | Svedio |
Familio | |
Edz(in)o | Birke Dockhorn (2002–) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1980–) lingvisto esperantologo muzikisto drumisto |
Verkoj | Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko |
TTT | |
Retejo | https://bertilow.com/ http://bertilow.com/ |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko |
Akademiano | ekde 2001 |
Bertilo WENNERGREN | |
Ĝenroj | Rokmuziko |
Profesio | drumisto |
Aktivaj jaroj | ekde 1986 |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Parencaj temoj |
Persone |
Retejo | bertilow |
Bertilo WENNERGREN [Bertilo Venergren] (svedlingve Bertil Wennergren) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1956) estas sveda esperantisto, gramatikisto kaj drumisto. Li loĝas en Germanujo, en la vilaĝeto Schossin.
Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 ano de la Akademio de Esperanto. Li estis longe Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro en la Akademio; poste li estris la gramatikan sekcion ĝis 2015[1].
Li estas la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) kaj la "Landoj kaj lingvoj de la mondo". Li verkis ankaŭ lernolibrojn de Esperanto por svedoj. Surbaze de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, li publikigis diversajn eldonojn de Detala Gramatiko de Esperanto.[2]
Ĝis julio 2009 Wennergren iom kontribuis ankaŭ al Vikipedio. En noto de septembro 2007 en sia persona uzantopaĝo li forte kritikis ĝian tiutempan kvaliton.[3][4]
Bertilo estis membro de la iamaj Esperantlingvaj rokbandoj Amplifiki kaj Persone. En 2002 li edziĝis al esperantistino Birke Dockhorn, kun kiu li duete prezentas kantojn en Esperanto-renkontiĝoj kaj fojfoje en sia loĝregiono.
La 19-an de decembro 2006 li estis proklamita de la gazeto La Ondo de Esperanto kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la PMEG. Proksimume en 2014 Wennergren estis honorigita de UEA kiel "elstara aganto".
Trovu « Bertilo Wennergren » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
|
|