En eksperimenta fiziko, la betatrono estas speco de cikla partikla akcelilo.
Betatrono estas transformatoro, kies sekundara bobeno estas tora vakutubo. Alterna kurento en la ĉefbobeno cirkle akcelas elektronojn en la vakutubo.
Jen la stabila orbito de la elektronoj:
en kiu
La averaĝa magneta kampo tra la orbito (kvociento de la magneta fluo per la areo de la cirklo) estas, tiel,
aŭ duono de la magneta kampo ĉe la radiuso; tio nomiĝas la kondiĉo de Widerøe.
La betatrono estas bazita sur la teorioj de la norvega fizikisto Rolf Widerøe[1] (1902–1996), kies provoj al konstruo de reala bevatrono tamen malsukcesis.
La fizika betatrono estis unue konstruita de Max Steenbeck (1904–1981) en Germanio 1935. Donald Kerst (1911–1993) plibonigis la fasonon en Usono dum la 1940-aj jaroj.
La nomo betatrono devenas de beta (el beta-partiklo, sinonimo de elektrono) kaj ciklotrono.