Kaŭkaza betulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
= kaŭkaza betulo (Betula medwediewii) en la arboretro de Wageningen (Nederlando)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kaŭkaza betulo aŭ Betula medwediewii estas granda arbusto el la genro de la Betuloj el la familio de la Betulacoj (Betulaceae). La disvastigejo estas Irano, Turkujo kaj Kartvelujo.
La kaŭkaza betulo estas rekte vertikala ĝis 6 m alta arbusto, malofte ankaŭ ĝis 20 m alta arbo kun grizflava foriranta arboŝelo. La tigoj estas dikaj, neflekseblaj kaj brile helbrunaj. Ili havas grandajn verdajn kaj gluaj burĝonoj. La folioj estas larĝe elipsaj, ĝis 12 cm longaj kun korfoma bazo kaj duobla segilforma rando. La supra surfaco estas malhele verda kaj la malsupra surfaco helverda. La folitigetoj longas ĉ. 3 cm. La stipuloj ne defalas. Aŭtune la folioj iĝas orflavaj. La inaj floraroj estas 3,5 cm longaj kaj starantaj cilindroformaj.
La hejmregiono de tiu betulo estas Irano, Kartvelujo kaj Turkujo. Tie la planto kreskas en arbaroj kaj sur sekaj, freŝaj, acidaj ĝis neŭtraj, sablaj grundoj. La kreskejo estu suna. La specio estas frostotolera.
La kaŭkaza betulo (Betula medwediewii) estas specio el la genro de la betuloj (Betula) en la familio de la familio de la Betulacoj (Betulaceae). La unua priskribo okazis 1887 fare de Eduard August von Regel en Gartenflora. Regel honoris per la scienca nomo la malkovranton de la specio, nome la rusa botanikisto Jakob Sergejeviĉ Medvedev (1847–1923). Li malkovris la specion en julio 1886 en Transkaŭkazio.
La specio estas plantata pro la ligno kaj aŭtuna koloro kiel ornamplanto.