- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Most. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Bečov (apartigilo).
Bečov (germane Hochpetsch) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most, proksimume naŭ kilometrojn de urbo Most. En la municipo kruciĝas ŝoseoj de la III-a klaso n-ro 2507 el Volevčice ĝis Korozluky kaj n-ro 5693 ĝis Bělušice. El oriento trafas al la municipo PPR Bohemia mezmontaro. Vivas ĉi tie 1 386 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Raná, Most, Volevčice, Břvany, Bělušice, Lišnice, Korozluky, Skršín kaj Polerady.
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1327. Post la dua mondmilito estis el la municipo ellandigita plimulto de germane parolantaj loĝantoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 368 |
---|
1880 | 1 642 |
---|
1890 | 1 614 |
---|
1900 | 1 599 |
---|
1910 | 1 999 |
---|
1921 | 1 975 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 999 |
---|
1950 | 1 333 |
---|
1961 | 1 323 |
---|
1970 | 973 |
---|
1980 | 1 989 |
---|
1991 | 1 804 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 079 |
---|
2014 | 1 575 |
---|
2016 | 1 475 |
---|
2017 | 1 434 |
---|
2018 | 1 429 |
---|
2019 | 1 445 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 407 |
---|
2021 | 1 362 |
---|
2022 | 1 397 |
---|
2023 | 1 389 |
---|
2024 | 1 386 |
---|
Municipo Bečov membriĝas en tri partojn, kiuj situas sur ses katastraj teritorioj:
En la jaro 1975 estis al la municipo alligita la katastra teritorio de pereinta municipo Židovice.
- Preĝejo de sankta Egidio, unuafoje menciata en la jaro 1352
- Plastikaĵo de Madono de Bečov el la 14-a jarcento, hodiaŭ ekspoziciata en preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria en Most
- Statuo de Jen homo
- Statuo de sankta Floriano
- Statuo de sankta Johano Nepomuka, transŝovita el la pereinta Most
- Statuo de sankta Johano Nepomuka, transŝovita el la pereinta vilaĝo Souš
- Statuoj Printempo, Somero, Aŭtuno kaj Vintro en atrio de baza lernejo, transŝovitaj el la pereinta domaro Stránce
- Naturrezervejo Písečný vrch sude de la municipo
- Naturrezervejo Milá sudoriente de la municipo
- Naturmemorindaĵo Chloumek okcidente de Bečov
Partoj de municipo Bečov (3) |
---|
|
|