Biciklovalvo estas aertuba valvo ĉe biciklo. Ĝi estas parto de la aertubo ene de de pneŭo. La valvo zorgas, ke la premita aero aŭ alia gaso en aertubo ne eliĝas el la pneŭo. Ekzistas diversaj tipoj de biciklovalvoj.
La valvo sidas en valvotubo, kies longeco devas koincidi kun la diametro de la radrondo.
Ekzistas tri bazajn tipojn de biciklovalvoj.
„Dunlop“-valvo | ||
---|---|---|
|
La Dunlop-valvo estas en Mezeŭropo la plej disvastigata. Ĝi troviĝas ĉefe en urbaj kaj turismaj kaj ĝis en la 1980aj jaroj en preskaŭ ĉiu biciklo. La nomon ĝi havas de sia inventisto John Boyd Dunlop, la fondinto de la entrepreno samnoma entrepreno. Tamen la vera inventisto estas C. H. Woods tial ĝi ankaŭ estas nomata Woods-valvo. Tiu tipo de valvo ne taŭgas por aerpremoj de pli ol 6 bar.
„Sclaverand“-valvo | ||
---|---|---|
|
La Sclaverand“-valvo estis inventita de la frano Etienne Sclaverand, pro tio ĝi ankaŭ nomiĝas franca valvo.[1]
La „Sclaverand“-valvo similas al la Regina-valvo, kiu ĉefe uziĝas en Italio. [2]
“Schrader”-valvo | ||
---|---|---|
|
Tiu valvo estis inventita de August Schrader. [3] (US Patent No. 495,064, dated April 11, 1893 PDF; 662 kB)[4] Ĝi estas ankaŭ uzata en aŭtomobiloj, tial ankaŭ la nomo aŭtovalvo.