La vorto bikŝuo devenas de la vorto en Sanskritobhikṣu, kiu signifas almozulon kaj rilatas al la vorto bhikṣā (भिक्षा), kiu signifas almozon. Laŭ tradicio, gebikŝuoj ĉiumatene faras almozrondon (piṇḍacāra) en kiu ili marŝas de la bikŝuejo tra la proksimaj vilaĝoj kunportante bovlon (piṇḍapāta) por ricevi danaon —manĝaĵalmozon oferitan de domanoj—.
Tradicie, bikŝuoj estas subtenitaj de oferoj kaj almozoj de budhanoj. Laŭ la teravada regularo, la ofero ne povas inkluzivi monon, ĉar bikŝuoj ne estas permesitaj tuŝi kiun ajn specon de mono.[5] Tiu ĉi tradicio daŭras de la epoko de la historia budho Gotamo, kiu kiel multaj ŝramanoj de tiu epoko en Barato, praktikis almozadon por subteni sian praktikon. Laŭ instruo de la budho Gotamo, bikŝuoj tiam vojaĝadis de vilaĝo al vilaĝo almozante kaj vivante laŭ la bikŝua regularo, kaj nur haltis resti en fiksita loko dum la monatoj de la musonaj pluvegoj por praktiki pluvrifuĝon. La almozrondo estas ankoraŭ praktikita en landoj, kiuj praktikas teravadan budhismon, kaj kvankam ĝi parte malaperis en landoj kie mahajana budhismo estas praktikita, ĝi ankoraŭ daŭras en kelkaj bikŝuejoj kaj tradicioj. En Japanio, ekzemple, zenaj bikŝuoj ankoraŭ kutimas praktiki almozrondon (takuhatsu) po fojo semajne aŭ monate, anstataŭ ĉiutage.
En la komentario de Budagoŝo en la Darmapado, bikŝuo estas priskribita kiel la homo kiu vidas danĝeron (en sansaro, la ciklo de renaskiĝo).[noto 2] Tial do li serĉas bikŝuiĝon por atingi liberiĝon de ĝi.[6] La Darmapado diras, ke oni ne estas bikŝuo nur pro vivi el almozo, sed pro vivi sanktan vivon, transcendi kaj meriton kaj malmeriton, kaj marŝi kun kompreno de tiu ĉi mondo.[7]
Bikŝuoj uzas robon, kies koloro kaj formo varias laŭ la skolo. En Tibeto kaj la regiono de Himalajoj (Kaŝmiro, Nepalo kaj Butano) oni preferas ruĝecan pigmenton. En Birmo kaj Tajlando, flaveca, oranĝeca. En Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio griza aŭ nigra estas ofta.[2]
Dum la festo de ŝtofofero, roboj estas faritaj en 24 horojn el la oferoj de la domanoj. La bikŝuoj elektas unu nuran bikŝuon inter ili por ricevi la oferon.[8]
Domanoj povas fariĝi bikŝuoj unue fariĝante ŝramanetoj per rito konata kiel elhejmiĝo (pravrajya / pabbajjā) kaj submetante sin al la dek preceptoj. Post tio, ili povas plene aniĝi al la samgo per ritualo konata kiel bikŝuiĝo (upasaṃpadā) kaj submetante sin al la teravada regularo (pātimokkha), kiu konsistas el 227 reguloj por viroj kaj el 311 reguloj por virinoj.
Homo pli juna ol 20 jarojn aĝa ne povas fariĝi bikŝuo nek bikŝuino, sed povas fariĝi ŝramaneto.
Bikŝuoj povas bikŝuiĝi, poste malbikŝuiĝi kaj rebikŝuiĝi plurfoje.[9] En kelkaj skoloj de ĉina budhismo, bikŝuo povas malbikŝuiĝi nur tri aŭ sep fojojn en unu vivo. Post tio, li ne povas rebikŝuiĝi.[10]
Buswell, Robert E., ed.. (2004) Encyclopedia of Buddhism (Monasticism) (angle). Macmillan Reference USA, p. 556. ISBN 0-02-865718-7.
Inwood, Kristiaan. (1981) Bhikkhu, Disciple of the Buddha (angle). Bangkok: Thai Watana Panich (reeldonita: Orchid Press, 2005). ISBN 978-974-524-059-9.