Bilabongo aŭ Billabong en origina formo estas Aŭstralia angla vorto signife malgrandan lagon, ĉefe meandran lagon, eron de trankvila akvo apudan de rivero, separitan el la ĉefa akvejo pro ŝanĝiĝo de la akvofluo.[1] Bilabongoj estas kutime formataj, kiam la vojo de rojo aŭ rivero ŝanĝiĝas, lasante la iaman branĉon kun mortinta fino. Bilabongoj, spegule la aridan aŭstralian klimaton en kiu tiuj "mortintaj riveroj" troviĝas, pleniĝas de akvo sezone kaj estas sekaj la plej grandan parton de la jaro.[2]