Bilbor | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Bélbor (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 47° 4′ N, 25° 30′ O (mapo)47.06527777777825.492222222222Koordinatoj: 47° 4′ N, 25° 30′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 927 m | |
Poŝtkodo | 537020 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.859 (en 2002) | |
– vilaĝo | 2.381 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 83945 | |
Bilbor (hungare: Bélbor, be:lbor[1]) estas komunumo en Rumanio sur la orienta deklivo de Montaro Căliman norde-nordoriente de Toplița. Ĝi estas montregiona disŝutita komunumo.
Bilbor estas la plej norda komunumo de Harghita. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Răchitiș.
En 1910 ĝi havis 1 mil 351 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 2 mil 930. En la regiono troviĝas proksimume 100 minerelakvaj fontoj.
En la censo de 2002 la 2.859 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[2] kaj preferatajn lingvojn[3]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 2.843 | 99,4 % |
hungaroj | 16 | 0,6 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumana | 2.842 | 99,4 % |
hungara | 17 | 0,6 % |
Bélbor estis unue menciita skribe en 1751; estis fondita de servuloj translokiĝintaj el Moldavio. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík).
|