Biodegradado aŭ bio-malkombinado, biodiserigo estas la malkombino (malkompono) de organikaj materialoj fare de mikroorganismoj. Dum la malkombinado povas estiĝi metano, biogaso, kiujn oni povas uzi por energioproduktado.
Bio-malkombinado estas tiu natura proceso, kiam la organikaj materialoj malkombiniĝas al la konstruelementoj t.e. al karbona dioksido (CO2) kaj akvo (H2O) per mikroorganisma helpo. Malkombineblaj estas plej ofte la naturdevenaj materialoj dum - naftodevenaj- plastaĵoj - krom kelkaj esceptoj - ne estas malkombineblaj. Ofte ankaŭ la malkombineblaj materialoj entenas malpezajn metalojn kaj aliajn danĝerajn materialojn, kiuj liberiĝas dum la malkombino (kolorigaĵoj ks.).
Plastaj saketoj povas esti biodegradeblaj, ekz. polilaktoacido, produktita el naturaj krudmaterialoj. Tiu estas nova teknologio por daŭriva evoluo.
Plastaĵoj kiuj moviĝas en la riverojn aŭ oceanon estas danĝeraj por la vivantaro tie. Unue, ĉar bestoj kaj birdoj manĝas plastaĵojn kaj ne povas digesti ilin; kaj due ĉar la plastaĵoj enhavas kemiaĵojn - ekz-e moligenzojn - kiuj efikas kiel kseno-hormonoj. Vidu la prelegon:
Produkto | Malkombina tempo |
---|---|
kotonaj ĉifonoj | 1-5 monatoj |
papero | 2-5 monatoj |
ŝnuro | 3-14 monatoj |
oranĝa ŝelo | 6 monatoj |
lana ŝtrumpeto | 1 ĝis 5 jaroj |
cigareda filtrilo | 1 ĝis 12 jaroj |
plastaĵkovrita papera laktoskatolo | 5 jaroj |
ledoŝuo | 25 ĝis 40 jaroj |
nilona teksaĵo | 30 ĝis 40 jaroj |
plastaĵa sako | 10-20 jaroj |
vitro | 1 milionoj da jaroj |