The Birds of the Western Palearctic | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1977 |
Eldonejo | Oxford University Press |
The Birds of the Western Palearctic (plena titolo Handbook of the Birds of Europe, the Middle East, and North Africa: The Birds of the Western Palearctic; ofte aludita per inicialoj BWP kaj en Esperanto La birdoj de la Okcidenta Palearktiso) estas naŭvolumena Ornitologia manlibro pri la birdoj de la okcidenta parto de la Palearktisa ekozono.
BWP estas kompleta priskribo de regiona avifaŭno por Okcidenta Palearktiso. Ĝi konsistas el 9 volumenoj, kies unua estis publikita en 1977 kaj la naŭa en 1996. La formato kaj amplekso de BWP' ege influis la disvolviĝon de regionaj avifaŭnoj por aliaj mondopartoj, ekzemple por The Birds of Africa.
Duvoluma resuma elsono Concise Edition estis produktita en 1998. Kaj la kompleta kaj la resuma eldonoj estis publikitaj de Oxford University Press (OUP).
La limaro uzita por la regiono inkludis (a) Islandon, sed ne Gronlandon, (b) la tutan Makaronezion, (c) Nordafrikon, (d) la nordajn partojn de la Araba Duoninsulo, (e) Irakon kaj Kuvajton, sed ne Iranon, kaj (f) Rusion okcidente de la Uraloj. Kelkaj studoj pridiskutis la taŭgon de tiu limaro, partikulare pro ties suda kaj sudorienta limigoj, inter ili Martins & Hirschfeld (1994).[1] Martins kaj Hirschfeld publikigis detalan artikolon en 1998, disputante la limaron en Irano kaj la Araba Duoninsulo. Ili konkludis, ke la montaraj okcidentaj kaj nordaj areoj de Irano, kaj la Araba Duoninsulo, escepte pri du malgrandaj enklavoj en la sudo, estu inkludita en la Okcidenta Palearktiso.[2] Ullman (2000) malkonsentis el tiaj konkludoj pri la arabaj enklavoj, tamen, aserte ke ĝia malriĉa birdaro, kompare kun la speci-riĉaj areoj de nordorienta Afriko, justigus inkludon de la tuta Arabio en la Okcidenta Palearktiso.[3] Roselaar (2006), analizante la reproduktan distribuadon de 1037 paserinaj birdospecioj en la Palearktisa regiono, kaj nordaj partoj de Afrotropisaj kaj Orientalisaj regionoj, proponis ankaŭ sudan limon iome pli sudan ol tiu uzitan de BWP. Li ekskludis plej sudajn partojn de Arabio, kun iome diferenca limo ol tiu uzita de Martins & Hirschfeld.[4]