Bizen | |||
---|---|---|---|
urbo de Japanio vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 32 077 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 124 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 45′ N, 134° 11′ O (mapo)34.745166666667134.18883333333Koordinatoj: 34° 45′ N, 134° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 258,14 km² (25 814 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bizen, Okayama [+] | |||
Bizen (japane
La urbo estas konata por la Bizen-yaki, la ceramiko de Bizen.
Bizen ankaŭ estas la naskiĝloko de la Japana kritikisto Hakuchō Masamune.
Bizen situas oriente de Okajama apud la interna maro Seto.
Proksima de la urbo estas la Sanyō-ŝoseo. La Nacia Vojo 2 konektigas la urbon kun Ōsako kaj Kitakjūŝū. Aliaj proksimaj Naciaj Vojoj estas 250, 374 kaj 484. Estas fervojaj konektoj per la JP Okcident Sanyō-ĉeffervojo al Kobeo kaj Kitakjūŝū kaj per la JR Akō-fervojo al Aioi kaj Okajama.
En la urbo estas du budhismaj temploj, la Fukushō-ji (japane
La kreado de ceramiko estis ekonomike tre grava por la urbo kaj ĝi restas agon de granda kultura graveco por Bizen. Ankaŭ ekzistas tomboj de la Ikeda-klano en tiu ĉi urbo, japane Waidani Azuchiyama Ikeda-ke basho (japane 和意谷敦土山池田家墓所). La Ikeda-klano subtenis la ceramikan faradon dum la Edo-epoko. En 1976 fondiĝis la Fujiwara-Kei-Muzeo pri unu de la plej konataj ceramikistoj de Bizen (kaj de tuta Japanio), kiu fariĝis Vivanta Nacia Trezoro.
La naskiĝloko de Hakuchō Masamune nun estas muzeo.