Blanka acipensero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Scaphirhynchus albus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Blanka acipensero (aŭ pala acipensero, Scaphirhynchus albus) estas endanĝerita specio de aktinopterigaj fiŝoj, endemia de akvoj de la basenoj de la riveroj Misuro kaj malsupra Misisipo de Usono.
Nomita tiel pro sia pala koloro (albus signifas blankan en la latina), ĝi estas tre proksime rilata al la relative ofta fosilnaza acipensero (Scaphirhynchus platorynchus), sed ĝi estas multe pli granda, averaĝe inter 76 kaj 152 cm de longo kaj 39 kg de pezo en matureco.[1][2] Tiu specio bezonas 15 jarojn por maturiĝo kaj eloviĝas malofte, sed povas vivi ĝis unu jarcento. Membro de la sturga familio, nome Acipenseredoj, kiuj originiĝis dum la Kretaceo antaŭ 70 milionoj da jaroj, la Blanka acipensero (aŭ pala sturgo) ŝanĝis malmulte ekde tiam.[3]
En 1990, la usona naturservo metis la blankan acipenseron en sia listo de endanĝeritaj specioj ĉar malmultaj junaj individuoj estis observitaj en la antaŭa jardeko kaj la vidaĵoj estis draste malpliigitaj;[4] la specio estas nune rare vidata en la naturo. Ĝi estis la unua fiŝospecio en la baseno de la rivero Misuro kiu estis listita kiel endanĝerita, kaj oni supozas, ke la habitatoperdo estas la tialo de ties malpliigego. En la vasta majoritato de la baseno de la rivero Misuro estis konstruitaj kanaloj kaj akvobaraĵoj, kio malpliigis la sedimentajn kuŝejoj kaj bremsis la flankokanalojn kiuj estis la preferataj frajareoj. Ĝis la mezo de la 20a jarcento, la blanka acipensero estis ofta kaj la fiŝkaptistoj trovis ties kaptadon de tiom granda fiŝo de nesala akvo premian esperton. La specio estas konsiderata bongusta, kaj iliaj ovoj estis uzitaj kiel kaviaro, kvankam ĝi estas malpli ofta ol tiuj de multaj aliaj acipenseroj.[5]
La klopodoj por eviti la formorton de la specio estis nur mezsukcesaj. Palaj sturgoj estas aktive bredataj en deko da fiŝbredejoj kaj la idoj estas liberigitaj al la naturo ĉiujare. Por kompreni plej bone la konduton de la blanka acipensero, esploristoj metis radiotranssendilojn por sekvi iliajn movojn kaj helpi identigi eblajn frajareojn. Federaciaj kaj ŝtataj agentejoj estas kunlaborantaj kune por plibonigi la habitaton restaŭrante frajareojn ĉar la restaŭrado de tiuj areoj estas postulata se oni deziras, ke la specio survivu en la naturo.