![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lupinus albus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Blanka lupeno (Lupinus albus) estas unujara planto de la grupo de la Faboideoj (Faboideae), kiu hejmiĝas kaj estas kultivata en la okcidenta mediteranea regiono kaj Mezeŭropo.
La blanka lupeno estas unujara, herba planto, kiu atingas kreskoalton de 20 ĝis 100 (malofte ĝis 180) centimetroj. La tigoj estas supre disbranĉitaj kaj estas silke-vile harecaj.
La folioj estas kvin- ĝis naŭ-nombre palmataj. La palmataj folietoj havas tigeton kaj formon de renverse ovaj. La plej malsupraj folioj longas 2,5 ĝis 3,5 centimetrojn kaj larĝas 1,4 ĝis 1,8 centimetrojn. Ĉiuj estas pintaj kaj je la supra surfaco kalvaj kaj je la malsupra surfaco eĉ. La stipuloj estas rigidharecaj.
La floroj sidas ĉe maldensaj grapoloj. La unuopaj floroj havas tigetojn. La brakteoj ne estas kadukaj. La petaloj longas 15 ĝis 20 mm kaj estas blankaj, la pinto de la tigeto estas blueca. La stigmoj estas globformaj. La planto floras en Mezeŭropo de junio ĝis septembro.
La guŝaj fruktoj longas ses ĝis dek centimetrojn kaj larĝas 11 ĝis 20 milimetrojn. Ili estas flavaj. La guŝo enhavas kvar ĝis ses semojn.
La kromosomnombro estas 2n = 50.
La planto enhavas venenajn kinolizidino-alkaloidojn. Oni distingas du kenotipojn: amaraj lupenoj kun 0,3 ĝis 3 % alkaloidoj en la semoj, kaj dolĉaj lupenoj kun 0,004 ĝis 0,01 % da alkaloido en la herbo.
La blankaj lupenoj hejmiĝas en la okcidenta mediteranea regiono kaj en Mezeŭropo. La specio estas malpli kalka kaj frostsentema ol la flava lupeno (Lupinus luteus).
La blanka lupeno estas kultivata pro la alta enhavo de proteinoj kaj karbonhidratoj. La blanka lupeno estas ŝatata nutraĵplanto en kelkaj mediteraneaj regionoj –precipe en Egiptujo.[1]
En la tradiciaj regionoj, en kiu ĝi estas kultivata, la blanka lupeno ankaŭ estas uzata kiel homa nutraĵo post la forigo de la amaraĵoj. Oni aldonas al la grena faruno 10 ĝis 20 % de lupena faruno. En Italujo, Hispanujo, Portugalujo kaj kelklaj aliaj regionoj, kiel en Brazilo la semoj estas ŝatata nutraĵo (itale: lupini, portugale: tremoços, hispane: altramuces aŭ chochos, katalune tramussos, eŭske: eskuzuria, galege: chícharos de raposo)
Lupeno | Sojo | Tritika faruno | |
---|---|---|---|
Proteino | 43 | 41 | 11 |
Lipidoj | 12 | 25 | 1 |
Fibroj | 27 | 12 | 2 |
Glukozo | 13 | 14 | 60 |