Blankaj Karpatoj | |
ĉeĥe: Bílé Karpaty, slovake: Biele Karpaty | |
montetaro | |
Blankaj Karpatoj, Vršatecká bradlá
| |
Landoj | Ĉeĥio, Slovakio |
---|---|
Regionoj | 4
|
Parto de | Slovakaj-moraviaj Karpatoj |
Najbaras kun | 5
|
Subtutaĵoj | 5
|
Riveroj | Váh, Moravo |
Koordinatoj | 48° 51′ 28″ N 17° 40′ 32″ O / 48.85778 °N, 17.67556 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- situo | Granda Javorino |
- alteco | 970 m s. m. |
Areo | 575 km² (57 500 ha) |
Geologia konsisto | kreto, grejso, konglomeraĵo |
Situo de Granda Javorino enkadre de Ĉeĥio
| |
Blankaj Karpatoj enkadre de Eksteraj Okcidentaj Karpatoj, markita ruĝe
| |
Vikimedia Komunejo: Biele Karpaty | |
Portalo pri Geografio |
Blankaj Karpatoj (ĉeĥe Bílé Karpaty, slovake Biele Karpaty) estas geomorfologia tutaĵo kaj montaro troviĝanta sur ĉeĥa-slovaka limo.
La plej granda montopinto estas Granda Javorino (970 m), proksime de kiu troviĝas praarbaro kun kreskaĵoj de acero, fago kaj frakseno. Apud Granda Javorino estas en Blankaj Karpatoj ankoraŭ 4 pluaj naŭcentmetraj montoj[1] - Chmeľová (925 m), Jelenec (925 m), Granda Lopeniko (911 m) kaj Kobylinec (911 m).
Ĝi apartenas en akvokolektan areon de riveroj Moravo kaj Váh, kiuj enfluiĝas en Danubon. El geomorfologia vidpunkto la geomorfologia tutaĵo Blankaj Karpatoj estas konsisto de Karpatoj, konkrete de subprovinco Eksteraj Okcidentaj Karpatoj kaj de regiono Slovakaj-moraviaj Karpatoj.
La centraj partoj de la montaro estas protektitaj en la slovaka flanko Protektita pejzaĝa regiono Blankaj Karpatoj, al kiu poste sur la ĉeĥa flanko ligas la ĉeĥa PPR Blankaj Karpatoj. Inter la plej vizitata rimarkindaĵo apartenas Vršatské bradlá, Červený Kameň, burgo Lednica aŭ unikaj floremaj herbejoj.
Plimulto de la teritorio de Blankaj Karpatoj apartenas al akvokolekta areo de riveroj Váh kaj Moravo. La plej grandaj alfluantoj de Váh estas ĉi tie:
Vlára per rea erozio trapenetris en Vizovican montetaron, kie ĝis ekposefis pro rivera piratado parton de akvokolekta aeo de Moravo.
En Moravon el la regiono enfluiĝas:
La centraj partoj de la montaro estas en la slovaka flanko protektitaj en Protektita pejzaĝa regiono kaj en la ĉeĥa flanko en PPR Blankaj Karpatoj.
La protektita pejzaĝa regiono Blankaj Karpatoj estis establita la 3-an de novembro 1980. La suma arreo de la protektita regiono estas 715 kvadrataj kilometroj kaj ĝi situas en supermara alteco 175 – 970 m. PPR trafas distriktojn Hodonín, Uherské Hradiště kaj Zlín. En la jaro 1996 ĝi estis envicigita en liston de biosferaj rezervejoj de UNESCO.