Blaudeix

Blaudeix
komunumo en Francio (–2024) Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Jarnages
INSEE kodo 23023 [+]
Poŝtkodo 23140
Kodo laŭ INSEE 23023
Politiko
Urbestro S-ro Gérard Hesbois
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 97 (1 999)
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°13′53″N 2°05′06″O  /  46.23139°N, 2.085°O / 46.23139; 2.085 (Blaudeix) (mapo) Koordinatoj: 46°13′53″N 2°05′06″O  /  46.23139°N, 2.085°O / 46.23139; 2.085 (Blaudeix) (mapo)
Alto 359 m - 479 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,9 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Blaudeix en Francio
46° 13′ 53″ Nordo 2° 05′ 06″ Oriento / 46.2313888889 °N, 2.085 °O / 46.2313888889; 2.085 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blaudeix [+]
vdr

Blaudeix estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 97 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Blaudeix etendiĝas sur 6,9 km², kaj havis 97 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 14 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Blaudeix situas je alteco de 479 metroj.

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Blaudeix apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Gérard Hesbois, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado

[redakti | redakti fonton]

Blaudeix apartenas al la kantono de Jarnages, kies ĉefurbo estas Jarnages. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]