Bloko Kebekia | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 15-a de junio 1991 vd | |
Lando(j) | Kanado vd | |
Sidejo | Montrealo | |
Ideologio |
socialdemokratio • kebekia naciismo • movado por sendependiĝo de Kebekio • respublikismo • naturprotektismo | |
Ĉefestro(j) | André Bellavance vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Bloko Kebekia | |
---|---|
Bloc Québécois | |
partio | |
Lando | Kanado |
Estro | Lucien Bouchard |
Fondiĝo | 1991 |
Ideologio | socialdemokratio, kebekia naciismo, movado por sendependiĝo de Kebekio, respublikismo, naturprotektismo |
Junulara organizaĵo | Forum jeunesse du Bloc Québécois |
Retejo | www.blocquebecois.org |
La Bloko Kebekia, en franca Bloc Québécois (BQ; per franca prononco: [blɔk kebekwa]) estas federala politika partio en Kanado dediĉita al la Kebekia naciismo cele al la suvereneco de Kebekio.[1] La Bloko estis formita de Membroj de la Parlamento (MP-oj) kiuj apartigitaj de la federacia Progresema Konservativa Partio kaj de la Liberala Partio dum la malsukceso de la Interkonsento de la Lago Meech. La fondinto Lucien Bouchard estis kabineta ministro en la registaro de la federacia Progresema Konservativa Partio de Brian Mulroney.
La partio klopodas krei la kondiĉojn necesajn por la politika apartigo de Kebekio el Kanado kaj kampanjoj aktivaj nur ene de la provinco dum federaciaj balotoj. La partio estis priskribita kiel socialdemokratia[2] kaj separisma (alinome "suverenisma").[3][4]
La Bloko estis la plej granda partio en Kebekio post kanadaj federaciaj balotoj kaj la dua aŭ tria plej granda partio en la Ĉambro de Deputitoj, dum sep rektaj federaciaj balotoj el 1993 ĝis 2011.