Blua otido | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Masklo en la Montozebra Nacia Parko, Orienta Kablando, Sudafriko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eupodotis caerulescens Vieillot, 1821 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blua otido (laŭ la scienca nomo Eupodotis caerulescens) estas mezgranda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj. Ĝi estas indiĝena de Sudafriko. Ĝia alvoko estas serio de ranecaj kvakoj, kutime dumfluge. Ties natura habitato estas altebenaĵaj herbejoj, sekaj arbustaroj, plugebla tero kaj paŝtejoj. Ilia preferata habitato estas de malaltaj herboj kaj ebena grundo.[1]
Bluaj otidoj estas terloĝantaj birdoj kun fortikaj korpoj, grandaj kapoj kaj longaj koloj, longaj kruroj kaj mallongaj piedfingroj. La blua otido estas sufiĉe granda birdo kreskanta ĝis totala longo de 50 ĝis 58 cm. La frunto kaj krono estas nigraj, dum la flankoj de la kapo estas blankaj. Ĉe maskloj, la dorso, flugiloj kaj vosto estas brunaj sed la kolo, gorĝo, brusto kaj ventro estas bluecgrizaj. Inoj estas similaj laŭ koloro sed la kolo kaj subaj partoj estas pli senkoloraj kaj la orelkovriloj estas sablokoloraj. La kruroj kaj piedoj estas flavaj. La voĉo estas serio de gorĝaj "krok-kau", ofte aŭditaj ĉirkaŭ tagiĝo kaj eldirita dum flugo.[2][3]
La blua otido estas indiĝena de Sudafriko kaj la okcidentaj bordoj de Lesoto. Ilia teritorio etendiĝas el Pretorio kaj Mbombela suden ĝis Bhisho en areo de ĉirkaŭ 356 000 km². Ĝi troviĝas en herbejoj je altaĵoj inter 1500 kaj 3000 m. Ili preferas malaltajn herbejojn, kun disaj karu-tipaj nenaj arbustoj, kaj kun ternestoj de termitoj sed kun malmultaj arboj, kutime ene de nur unu kilometro el akvo. Ili vivas ankaŭ en kultivataj kaj malplenaj areoj, kaj en vintraj kultivejoj kaj paŝtejoj.[4]
Tiu ĉi birdo estas ĉefe surterema; kiam ĝi estas ĝenata, ĝi kaŭras, kaj kiam oni alproksimiĝas, emas piediri aŭ forkuri kun la kapo malaltigita. Ĝi timiĝas se alarmite tamen, kaj flugas por konsiderinda distanco. Ĝi kutime ĉeestas laŭ paroj aŭ en malgrandaj familiaj grupoj, kaj plukas insektojn, lacertojn, skorpiojn, semojn, florojn kaj foliojn. Reproduktado okazas ĉefe en oktobro kaj novembro. La nesto estas kupolo surgrunde, ofte en densa foliaro, kie oni demetas unu al tri ovoj. Kovado daŭras proksimume 26 tagojn, kaj la familio povas resti kune dum du jaroj.[4][2]
|