Blubirdoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}}
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La blubirdoj estas grupo de mezgrandaj, ĉefe insektomanĝantaj aŭ ĉiomanĝantaj birdoj de la genro Sialia de la familio de Turdedoj. Blubirdoj estas multaj en la klaso de birdoj, kiaj alcionoj, koracioj, rokturdoj, psitakoj, porzanoj, porfirioj, la Blua grandalo ktp; sed en la kazo de la birdoj de la genro Sialia, krom la vere tre markita blua koloro, ĉefe en kelkaj specioj, kiaj ĉe la Monta blubirdo, la elekto de la nomo de Blubirdoj respondas al rekta traduko de la angla nomo, ĉar en Nordameriko loĝas la tri specioj kaj tie ĝuas specialan protekton kaj popularecon. Blubirdoj estas unu el la malmultaj genroj de turdoj propra de Ameriko. Ili havas bluan, aŭ bluruĝan, plumaron. La inoj estas malpli brilaj ol la maskloj, kvankam la kolorbildoj estas similaj kaj apenaŭ estas rimarkinda diferenco laŭ grando inter seksoj; tamen oni povas paroli pri seksa duformismo.
Specioj:
Blubirdoj estas teritoriaj, preferas malfermajn herbejojn kun disaj arboj kaj estas kavonestumantoj (simile al multaj specioj de pegedoj). Blubirdoj povas tipe produkti inter 2 kaj 4 ovodemetadojn printempe kaj somere (marto al aŭgusto en Nordorienta Usono). Maskloj identigas eventualajn nestolokojn kaj klopodas allogi inojn al tiuj nestolokoj per specialaj kutimoj kiuj inkludas kanton kaj flugilfrapadon, kaj poste lokigante ian materialon en nestoskatolon aŭ kavaĵon. Se la ino akceptas kaj la masklon kaj la nestolokon, ŝi sole konstruas la neston kaj kovas la ovojn.
Predantoj de junaj blubirdoj en la nestoj estas serpentoj, katoj kaj lavursoj. Ne indiĝenaj birdospecioj konkurencas kun blubirdoj por nestolokoj kiaj la Sturno kaj la Dompasero, ambaŭ el kiuj mortigas plenkreskajn blubirdojn per sidado sur ties nestojn kun idoj kaj ovoj por postuli la nestolokon.[1]
Blubirdoj estas kutime allogataj al birdomanĝejoj, enhavantaj larvojn de skaraboj, vendataj de multaj perretaj vendistoj de birdoproduktoj. Blubirdoj manĝas ankaŭ vinberojn malsekigitajn en akvon. Krome vintre blubirdoj uzas varmigitajn kortajn birdobanujojn.
Ĉe la 1970-aj jaroj, nombro de Blubirdoj estis malpliiĝinta laŭ ĉirkaŭkalkuloj de ĝis 70 % pro malsukcesa konkurenco kun la Dompaseroj kaj Sturnoj, ambaŭ enmetitaj specioj, por nestokavaĵoj, kune kun malpliiĝo de habitatoj. Tamen malfrue en 2005 la Laboratorio Cornell de Ornitologio informis, ke vidaĵoj de Blubirdoj en multaj lokoj de suda Usono kiel parto de siaj ĉiujaraj kortaj birdokalkuladoj forte montris revenon de blubirdoj al la regiono. Tiu repliiĝo povas esti atribuata al movoj de volontuloj starigantaj kaj pluhavantaj blubirdajn spurojn.
Blubirdoj estas komuna simbolo de feliĉo kaj optimismo.
Blubirdoj aperas en multaj kantoj.