BlueBorne

BlueBorne estas la ĝenerala nomo por ok danĝeraj vundeblecoj de elektronikaj aparatoj, kiuj funkcias kun diversaj Bluetooth-efektivigoj en Android, iOS, Vindozo kaj Linukso.

Laŭ sekurecaj esploristoj de la firmao Armis[1], kiuj malkovris vundeblecojn, problemojn de BlueBorne ne eblas detekti kaj ripari per normaj metodoj, kaj por uzi programerarojn, la atakanto bezonas nek interagon kun la uzanto, nek pariĝon kun la cela aparato. La sola postulo estas, ke Bluetooth estu ŝaltita sur la aparato de la viktimo. La vundeblecoj influas preskaŭ ĉiujn specojn de aparatoj, de saĝtelefonoj, tekkomputiloj kaj porteblaj teknikaĵoj ĝis IoT-aparatoj kaj inteligentaj aŭtoj.

Refrencoj

[redakti | redakti fonton]