Blumeray | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
![]() | |||
komunumo en Francio ![]() | |||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Saint-Dizier | ||
Kantono | Joinville | ||
historia regiono | Ĉampanjo-Ardenoj | ||
INSEE kodo | 52057 [+] | ||
Poŝtkodo | 52110 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 22′ N, 4° 52′ O (mapo)48.3652777777784.8586111111111Koordinatoj: 48° 22′ N, 4° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 188 m [+] | ||
Areo | 14,68 km² (1 468 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Blumeray estas komunumo de Francujo situanta en la departemento Haute-Marne, en la regiono Grand Est. Ĝi inkludas la domaron Humbercin.
Blumeray situas sur ronda monteto staranta super la supra valo de la Blaise, apud la vojo D60 iranta de Doulevant-le-Château à Brienne-le-Château.
Blumeray situas en la nord-okcidento de Haute-Marne, en la arondismento Saint-Dizier. La plej loĝata urbeto de la ĉirkaŭaĵo estas Montier-en-Der (parto de La Porte du Der) je proksimo de 14 km.
La plej proksimaj komunumoj laŭ rekta linio:
Blumeray estas en la hidrografia regiono « Seine de la fonto ĝis la kunfluo kun la Oise (ekskluzive) » ene de la riverbaseno Seine-Normandie. Ĝin drenas la rivereto Martin-Champ[1],[2].
En 2010, la klimato estis klasifikita kiel montar-randa laŭ esploro de la Nacia Centro por Scienca Esplorado surbaze de datumserio pri la periodo 1971-2000[3]. En 2020, Météo-France publikigis alian tipologion de la klimatoj de metropola Francujo, laŭ kiu Blumeray havas ŝanĝitan oceanan klimaton kaj apartenas al la klimata regiono "Lorraine, altebenejo Langres, Morvan", kies karakteroj estas malmilda vintro (1.5 °C), moderaj ventoj, kaj oftaj nebuloj en aŭtuno kaj vintro[4].
Dum la periodo 1971-2000, la meza temperaturo estis 10 °C, kun jara temperatura amplitudo de 15.9 °C. La jara totala precipitaĵo estis 896 mm, kun 12.7 tagoj de precipito en januaro kaj 9.2 tagoj en julio[3]. Dum la periodo 1991-2020, la meza temperturo ĉe la plej proksima veterobservejo de Météo-France, tiu de Soulaines en la komunumo Soulaines-Dhuys je 9 km,[5], estis 11.2 °C kaj la jara totala precipitaĵo estis 776.4 mm.[6][7].
En 2024, Blumeray klasifikiĝas kiel tre maldense loĝata kampara komunumo, laŭ la sepnivela disklasigo de komunumoj laŭ denso difinita de Insee[8]. Ĝi ne apartenas al urba unuo aŭ altirareo de urbo[9][10].
La uzo de tero en Blumeray laŭ la datumbazo eŭropa pri teruzado Corine Land Cover (CLC) estas markita de la graveco de terkultivejoj (54,5 % en 2018). La cetera tero en 2018 apartenis al arbaroj (43,7 %) kaj urbigitaj ejoj (1,7 %)[11].
- Blemeries, 1202 (archive Aube, Clairvaux).
- Blemereia (Stepahanus de Blemereiis), 1204-1210 (Longnon, Doc. I, n°2816).
- Blemereium, 1241 (Clairvaux).
- Blemerés, 1250 (Clairvaux).
- Blumereix,1331 (Clairaux).
- Blumerees, 1379 (Clairvaux).
- Bleumeris,1393 (Arch. nat., P.177², n°593).
- Blemerees, XIVe s.(Longnon, Pouillés,I).
- Blemerez, 1401 (arch. nat.,P.189², n°1589).
- Blemereis, 1436 (Longnon, Pouillés,I).
- Blumerey, 1522 (Clairvaux).
- Blumereyz, 1530 (Clairvaux).
- Blumerées, 1668 (Montier-en-Der).
- Blumerez,1683 (arch. Aube, E. 660).
- Blumeret 1689 (Annuaire administratif de l'Aube ; Charles DE VARISQUE, seigneur de Blumeret et Hambersin)
- Blumeré, XVIIIe s. (Cassini).
- Blumeray,1889 (ann. Haute-Marne).
- Humbersin, 1683 (arch. Aube, E. 660).
- Hambersin 1689 (Annuaire administratif de l'Aube ; Charles DE VARISQUE, seigneur de Blumeret et Hambersin)
- Humbercin, 1700 (Dillon).
En 1789, Blumeray dependis de la provinco Champagne, bajulejo Chaumont, prepostejo Vassy, elektejo Bar-sur-Aube. La paroĥa preĝejo, dediĉita al Sankta Laŭrenco, estis de la diocezo de Langres, dekanejo de Bar-sur-Aube ; la religia prizorgo de la loko estis asignita al la episkopo de Langres.
La vilaĝeto Humbercin estis kunigita kun Blumeray dum la Franca Revolucio. En 1789, Humbercin apartenis al bajulejo Chaumont kaj prepostejo Vassy; laŭ la eklezia registrado de 1732, la preĝejo de Humbercin estis filio de tiu de Blumeray.
Listo de komunumestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. | ||||
marto 2001 | 2017 | Jean-Marc Moniot | DVD | -
|
2017 | 2020 | Ophélie Moniot | - | -
|
2020 | 2026 | David Taillefumier | - | -
|
Komunumaj rezultoj de la elekto de prezidanto en 2022 :
Kandidato | % voĉoj | nombro da voĉoj |
---|---|---|
Emmanuel Macron (LREM) | 16,48% | 15 |
Marine Le Pen (RN) | 24,18% | 22 |
Jean-Luc Mélenchon LFI | 31,87% | 29 |
Valérie Pécresse (LR) | 2,20% | 2 |
Éric Zemmour (REC) | 5,49% | 5 |
Yannick Jadot (EELV) | 5,49% | 5 |
Fabien Roussel (PCF) | 0% | 0 |
Anne Hidalgo (PS) | 2,20% | 2 |
Nathalie Arthaud (LO) | 0% | 0 |
Philippe Poutou (NPA) | 3,30% | 3 |
Jean Lassalle (R) | 5,49% | 5 |
Nicolas Dupont-Aignan (DLF) | 3,30% | 3 |
Kandidatoj | % voĉoj | voĉoj |
---|---|---|
Emmanuel Macron (LREM) | 46,75% | 36 |
Marine Le Pen (RN) | 53,25% | 41 |
La laŭdire revolucian skribon retrovis M. Maury, instruisto en Fontaine, en 1905).
Ĉe la kruciĝo de la stratoj Napoléon kaj Saint-Laurent troviĝas statuo de la la Virgulino Maria staranta malantaŭ serpento, kiu mordas sian voston, sur duonsfero.