Blíževedly (germane Bleiswedel) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝas proksimume 13 km sudokcidente de Česká Lípa. Vivas ĉi tie 613 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stvolínky, Úštěk, Holany, Tuhaň, Dubá kaj Kravaře.
La municipo situas surrande de Protektita pejzaĝa regiono Kokořínsko – Regiono de Mácha, sur dislimejo de Bohemia mezmontaro kaj Regiono de Mácha.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1290.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 440 |
---|
1880 | 1 467 |
---|
1890 | 1 438 |
---|
1900 | 1 394 |
---|
1910 | 1 315 |
---|
1921 | 1 249 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 341 |
---|
1950 | 769 |
---|
1961 | 739 |
---|
1970 | 630 |
---|
1980 | 606 |
---|
1991 | 569 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 632 |
---|
2014 | 667 |
---|
2016 | 651 |
---|
2017 | 648 |
---|
2018 | 646 |
---|
2019 | 626 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 620 |
---|
2021 | 589 |
---|
2022 | 601 |
---|
2023 | 609 |
---|
2024 | 613 |
---|
- Baroka preĝejo de sankta Venceslao
- Baroka kolono de La plej sankta Triunuo el la jaro 1714 kun balustrado de statuoj de sanktuloj. Ĝi estis konstruita post pesta epidemio.
- Eksa forĝejo en la placo, registrita kiel kultura memorindaĵo
- Eksa grenejo n-ro 40 sub la preĝejo, registrita kultura memorindaĵo
Sub Blíževedly apartenas kelke da (devene memstaraj) vilaĝetoj kaj domaroj, sur kies katastroj estas:
Partoj de municipo Blíževedly (4) |
---|
|
|