Bobadilla del Campo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47462 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 284 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 12′ N, 5° 1′ U (mapo)41.204444444444-5.0213888888889Koordinatoj: 41° 12′ N, 5° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 760 m [+] | ||
Areo | 33 km² (3 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bobadilla del Campo [+] | |||
Bobadilla del Campo [bobaDIlja delKAMpo] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 292 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 69 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Brahojos de Medina, Velascálvaro, Carpio, Cervillego de la Cruz, Madrigal de las Altas Torres (Ávila) kaj Blasconuño de Matacabras (Ávila). Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.