Bobi Wine | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1982 (42-jaraĝa) en Nkozi Hospital |
Lingvoj | angla • ganda |
Loĝloko | Wakiso |
Ŝtataneco | Ugando |
Alma mater | Universitato Makerere International University of East Africa (en) Kitante Hill Secondary School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Barbie Itungo Kyagulanyi (en) (2011–) |
Okupo | |
Okupo | politikisto boksisto entreprenisto muzikisto filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://bobiwine.com/ |
Robert Kyaguanyi Ssentamu, artista nomo Bobi Wine (naskiĝis la 12-an de februaro 1982 en Nkozi) estas uganda politikisto, aktivulo kaj kantisto. Sub la artista nomo Bobi Wine li kreas muzikon en la stilo afrobeat[1].
Kyagulanyi kreskis en Kamwookya, kvartalaĉo ekster Kampalo[2].
Dum la fruaj 2000-aj jaroj, li iĝis konata muzikisto[2].
Kyagulanyi estas membro de la parlamento de Ugando ekde 2017[3] kaj li estas la plej fama kritikisto de prezidento Yoweri Museveni, kiu funkciis kiel prezidento ekde la 1980-aj jaroj. Pro tio lia muziko estas malpermesata en Ugando kaj li ne rajtas doni iujn ajn koncertojn[1]. Li gvidas la rezistan movadon People Power, Our Power[4]. Kyagulanyi estis arestita plurajn fojojn kaj submetita al torturo kaj atenco. Li ankaŭ estis juĝita plurfoje, inkluzive de akuzoj de ŝtatperfido kaj "ĝeni kaj ridindigi" la prezidenton.
En novembro 2020, kiam Kyagulanyi formale registriĝis por partopreni la prezidentan baloton de januaro 2021, li baldaŭ poste estis arestita fare de la polico. Dum la balotkampanjo pli ol 40 el liaj subtenantoj estis mortigitaj en konfliktoj kun la militistaro kaj polico[2].
Ĉiufoje kiam Kyagulanyi estis arestita, grandaj manifestacioj eksplodis en la stratoj kun ugandanoj dezirantaj montri sian subtenon al li. Komence de januaro 2021, Kyagulanyi raportis la regadon de Museveni al la Internacia Kortumo en Hago. Sekve, uganda polico eltiris Kyagulanyis el sia aŭto kaj larmigas lin en la vizaĝo dum reta gazetara informkunveno kun The Guardian[5].
Li edziĝis kun Barbara "Barbie" Itungo kaj kune ili havas kvar infanojn[2]