Boden | |||
---|---|---|---|
Fortikaĵo de Rödberg, parto de Fortikaĵo de Boden
| |||
urba areo de Svedio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 961 XX | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 644 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 095 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 65° 49′ N, 21° 42′ O (mapo)65.81824872610921.704563470407Koordinatoj: 65° 49′ N, 21° 42′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 46 m [+] | ||
Areo | 15,2 km² (1 520 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boden [+] | |||
Boden (lule-samea Suttes) estas setlejo en la historia provinco Norrbotten kaj sidejo de samnoma komunumo en Norrbottens län, Svedio.
La unua skriba mencio de Boden estas kiel Bodebyn en 1539, en nacia impost-datumaro. En 1543 Bodebyn havis sep bienojn, hemman. Ekde pli frue sameoj loĝis en la loko.
La Fortikaĵo de Boden fakte konsistas de pluraj fortikaĵoj, estis konstruita 1900–1916, kaj uzita 1907–1998. Ĝi protektis la orienta flanko de Svedio, kaj kiam ĝi estis konstruita, la orienta najbaro de Svedio estis cara Rusio (la rusia Grandprinclando Finnlando). 13 % de la milita defendo de Svedio konsistis de la garizono de Boden. La garizono mem ankoraŭ ekzistas, kaj restas multe signifa en la regiono. Ĝis 1982, oni tenis parton de la sveda oro-rezervo en la fortikaĵo.
Dum ekzerco en 1914 kun efektivaj pafaĵoj, oni akcidente direktis la kanonojn nordoriente anstataŭ nordokcidente, al la lago Byddbyträsk kaj la vilaĝo Buddbyn. Oni elĵetis minimume tri pafaĵoj – unu eksplodis en la akvo proksimume la lagobodo, unu eksplodis super la vilaĝo, kaj unu enteriĝis sen eksplodi. Oni raportis ke la vilaĝo sendis negociston kun la mesaĝo ke "se oni deklaris militon kontraŭ Buddbyn, la vilaĝo kapitulacis sen daŭra pafado". Neniu estis vundita.
La servico-sektoro grandas en la komunumo de Boden, kun la komunumo, la regiono kaj la sveda armeo kiel la plej oftaj laborejoj. La nombro de loĝantoj estis stabile ĉe ĉirkaŭ 28 000 loĝantoj ekde la komenco de la 2000-a jarcento.
Ekde la kreado de la komunumo en la 1970-aj jaroj la socialdemokratoj estis la plej granda partio, ekde 2010 formiĝanta estrarajn koaliciojn en la komunumo.
La komunumo troviĝas en la sudorienta parto de Norrbottens län, kaj en la nordo najbaras komunumo Gällivare, nordoriente komunumo Överkalix, sudoriente komunumo Luleå, sude komunumo Älvsbyn, kaj okcidente komunumo Jokkmokk. La rivero Lule älv trafluas la komunumo.
Jen setlejoj en la komunumo kun pli ol 200 loĝantoj kaj malpli ol 200 metroj inter la domojn, en 2017.
Nr-o | Setlejo | Loĝantaro | Loĝodenso |
---|---|---|---|
1 | Boden | 16 969 | 1 211 |
2 | Sävast | 3 183 | 847 |
3 | Trångforsen och Heden | 1 864 | 668 |
4 | Harads | 518 | 441 |
5 | Vittjärv | 507 | 389 |
6 | Unbyn | 454 | 486 |
7 | Södra Bredåker | 194 | 297 |