Boeing YAL-1 | ||
---|---|---|
Boeing YAL-1 dum la flugo | ||
Tipo: | Aerdevena Lasera Kontraŭbalistika defenda sistemo | |
Fabrikanto: | Boeing | |
Unua flugo: | 8-an de julio 2002 | |
Enkonduko: | Nuligita | |
Produktperiodo: | 2002 | |
Produktkvanto: | 1 | |
La Boeing YAL-1 Airborne Laser Testbed (ABL) estas aerdevena lasera kontraŭbalistika armila sistemo por defendo de misilo (MD: Missile Defense). Surbaze de Boeing 747-400F, en kies interno enkonstruita aparato povas produkti grandenergian laseran faskon kaj povas trafi flugantan celon.
Laŭ la planoj, la aviadilo povas eligi radiojn kun ondolongo de 1,3-3,8 mikronoj, kun povumo de 20 megavattoj, je maks. 250 km. Tiu povumo sufiĉas eksplodigi raketojn post 5-8-sekunda radiado. La energion donas gaso da 106 tunoj.
La direktadon de la laser-radioj helpas 341 hidraŭlikaj pivotoj, kiuj ebligas eĉ 1000-fojan direktadon en unu sekundo.
Grando | Datenoj |
---|---|
Longo | 69,7 m |
Enverguro | 64,4 m |
Alto | 19,4 m |
Envergura surfaco | 541 m² |
Malplena maso | 192,3 t |
Maksimuma starta maso | 363 t |
Plej granda rapido | maĥo 0,83 ĉ. 960 km/h |
Maksimuma flugalto | 13.700 m |
Ebla flugdistanco (sen postplenigo) | ĉ. 14.000 km |
Pelado | kvar General Electric CF6-80C2 kun je 274 kN ŝovforto |
Skipo | ses (piloto, kunpiloto, kvar servistoj) |