Bogohinda defendo | |
---|---|
ECO | E11 |
Tipo | Duonfermitaj malfermoj |
La Bogohinda Defendo (ECO E11) ŝuldiĝas al la genio de la rusa GM Eufim Bogóljubov. La ideo de 3... Kb4+ estas ŝanĝi ŝakpecojn kaj simpligi la pozicion, kio -teorie- favoras defendon. La problemo pri ŝanĝado de pecoj tiel frue estas, ke nigro liberiĝas, iom antaŭtempe de sia malhelaĉela kuriero. Ankaŭ normala plano estas la flanketo de la dama kuriero sur b7. Por kompensi la perdon, ĝi devas meti siajn peonojn sur malhelajn ĉelojn kaj ludi la tutan ludon precize. Tamen blanko ne atingas avantaĝon tiel klaran kaj facile kiel oni povus pensi. Ĝi estas malofte uzata defendo, do kiu elektas ĝin, tiu devas bone koni ĉiujn ĝiajn "lertaĵojn".