Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
neprofitcela organizaĵo politika kampanjo politika movado | |||||
Komenco | 9-a de julio 2005 vd | ||||
Fondinto(j) | Omar Barghouti • Ramy Shaath vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La movado Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj (mallonge BMS, pli vaste konata internacie kiel BDS el la angle Boycott, Divestment, and Sanctions) estas tutmonda, senperforta klopodo plifortigi ekonomian kaj politikan premon kontraŭ Israelo por konformigi ĝin al la jenaj celoj: la fino de la Israela okupado kaj koloniigado de Palestina lando kaj la Golanaj Altaĵoj, plena egaleco por arabaj civitanoj de Israelo, kaj la ekobservo de la rajto de Palestinaj rifuĝintoj reveni al siaj hejmoj.
La movadon organizas kaj kunordigas la Palestina BMS-a Nacia Komitato.[1] Ĝi komenciĝis la 9-an de julio 2005, fare de pli ol 170 palestinaj ne-registaraj organizaĵoj, kiuj subtenis la palestinan kaŭzon bojkoti Israelon, malinvesti de Israelo kaj internacie sankciumi Israelon. Citante aron de UN-aj rezolucioj kaj specife citante la kontraŭapartismajn klopodojn kontraŭ blanka minoritata rego en apartisma Sud-Afriko, la movado BMS alvokas "diversajn formojn de bojkotado kontraŭ Israelo, ĝis ĝi plenumos siajn devojn sub internacia juro."[2]
Subtenantoj de BMS komparas la movadon kun la movado kontraŭapartisma el la 20-a jarcento kaj vidas siajn agojn kiel similajn al la bojkotoj kontraŭ Sud-Afriko dum ties apartisma erao.[3][4][5] Protestoj kaj kongresoj subtene de la movado kondukiĝis tutmonde. Subtenantoj inkludas erudiciulojn, sindikatojn, politikajn partiojn, Israelajn civitanojn, la radikalan maldekstron de Israelo, kaj judajn ne-registarajn organizaĵojn kia Jewish Voice for Peace.[6]
Oponantoj argumentas, ke la BMS-a movado malmotivigas la Palestinan estraron de negocoj kun Israelo[7] kaj estas formo de Kontraŭcionismo kaj antisemitismo.[8][9][10][11][12]
Diversaj registaroj leĝe malpermesis aŭ kontraŭmotivigis la movadon, levante demandojn pri demokratio, parollibereco kaj la rajtoj de civitanoj apliki senperfortan politikan premon cele de kaŭzo je kiu ili kredas, interalie.[13][14][15][16][17]
Dum la dua intifado, Palestinanoj komencis evoluigi internaciajn solidarecon kaj subten-retojn, kiuj povus esti uzataj por apliki premon kontraŭ Israelo per senperfortaj metodoj.[18][19] En 2002, organizaĵoj en Eŭropo, Aŭstralio, Usono, kaj la Palestinaj teritorioj alvokis bojkoton de Israelaj institucioj, inkludante bojkoton de akademiaj kaj kulturaj institucioj.[20] Ankaŭ palestinaj akademianoj kaj intelektuloj alvokis bojkoton en oktobro 2003.[20] En 2004, klopodo kunordigi la bojkotojn gajnis movoforton post la ekkonstruo de la Cisjordania Murego.[18] En aprilo 2004, la Palestina klopodo por la akademia kaj kultura bojkoto de Israelo (PACBI) fondiĝis.[21] Unu el la fondintoj estis Omar Bargouti.[22][23]
La 9-an de julio 2005, la unuan datrevenon de la konsila opinio de la Internacia Kortumo de Justeco, laŭ kiu la Cisjordania Murego estis deklarita malobservo de internacia juro, granda kvanto da organizaĵoj, kiuj reprezentis Palestinanojn en Israelo, Palestino, kaj tutmonde alvokis, ke la internacia komunumo bojkotu, malinvestu de, kaj sankciumu Israelon ĝis ĝi konformiĝos al "internacia juro kaj universalaj principoj de homaj rajtoj."[24] Dum la unua Palestina BMS-a Kongreso, kondukita en Ramalaho en novembro 2007, la "BMS-a nacia komitato" (BNC) estis establita kiel la Palestina kunordiganta organizo por la tutmonda BMS-a movado.[24] La ĉefa ekzemplo por la movado kaj fonto de inspiro estis la bojkoto el la 20-a jarcento de Sud-Afriko fare de la kontraŭapartisma movado.[25]
La voko por BMS urĝas aktivistojn por fari diversajn formojn de senperfortaj punaj penoj kontraŭ Israelo ĝis ĝi konformiĝos al la ordonoj de internacia juro.[26] Tiuj penoj celas okazigi:[26]
La movado BMS uzas bojkotadon, malinvestadon kaj sankciumojn kontraŭ Israelo. La movado organizis manifestaciojn kaj protestojn, celante firmaojn, kiuj havas kontraktojn kun la Israela militistaro aŭ kun firmaoj en Israelaj setlejoj.[27][28][29] Agoj ankaŭ povas celi eminentajn individuojn, kiuj subtenas setlejajn firmaojn.[23]
Interkonaj retejoj estas uzataj por atentigi BMS-ajn agojn.[30] Kun publikaj vokoj en interkonaj retejoj, protestoj, peticioj, kaj artikoloj, premo estas aplikata al individuoj por nuligi sian partoprenon en Israelo aŭ Israelaj setlejoj, ekzemple koncertoj aŭ akademiaj eventoj.[31]
BMS utiligas ankaŭ la semajnon de Israela apartismo, ĉiujara serio de universitataj prelegoj kaj ralioj kontraŭ la Israela okupado de Cisjordanio kaj la Gaza-strio. La serio estas ordinare kondukata en februaro aŭ marto. Laŭ la organizo, "la celo de SIA estas eduki la homojn pri la naturo de Israelo kiel apartisma sistemo kaj konstrui BMS-ajn grupojn kiel parton de kreskanta, tutmonda BMS-a movado."[32] Ekde la komenco de SIA en Toronto en 2005, ĝi disvastiĝis al almenaŭ 55 urboj ĉirkaŭ la mondo inklude lokoj en Kanado, Francio, Germanio, Barato, Italio, Aŭstrio, Jordanio, Japanio, Sud-Koreio, Brazilo, Bocvano, Malajzio, la Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Sud-Afriko, Meksiko, Norvegio, Aŭstralio, kaj Palestino.[33][34][35][36][37]
La movadon por la akademia bojkoto de Israelo endosis preskaŭ sesdek Palestinaj akademiaj, kulturaj, kaj aliaj civilsociaj federacioj, unioj, kaj organizoj, inklude la Federacio de unioj de profesoroj kaj dungatoj de Palestinaj universitatoj kaj la Palestina NRO-reto (PNRO) en la Okcidenta Riverbordo.[38] Akademianoj en multaj landoj subskribis por subteni la bojkoton.[39][40][41][42] En decembro 2013, American Studies Association (ASA) aliĝis al la bojkoto de ĉiuj Israelaj akademiaj institucioj.[43][44]
La speciala raportanto al la Unuiĝintaj Nacioj Richard A. Falk,[45] en sia raporto al la konsilistaro al la Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj, konsilis, ke "la firmaoj elstaritaj en la raporto, kune kun multaj aliaj firmaoj, kiuj profitas la Israelan setlejan entreprenon, estu bojkotataj ĝis ili konformigas siajn operaciojn al internaciaj homrajtaj kaj homecaj leĝoj kaj normoj." Li specife nomis la usonajn firmaojn Caterpillar Inc., Hewlett Packard kaj Motorola; la israelajn firmaojn Ahava, Elbit Systems kaj Mehadrin; la svedajn firmaojn Volvo Group kaj Assa Abloy; la francan Veolia Environment; la UR-an G4S, la belgian Dexia Group, la nederlandan Riwal Holding Group kaj la meksikan Cemex.[46]
La kultura bojkoto klopodas nuligi eventojn kaj produktojn de Israelanoj, kiuj ricevas registaran subvencion kun alligitaj politikaj postuloj[47] aŭ engaĝiĝas en propagando:[48]
|
Aliflanke, Israelaj civitanoj, kiuj ne klopodas normaligi la okupadon de Palestinio, kaj ne ricevas subtenon el oficiala Israela aŭ kunkulpa institucio kun alligitaj politikaj postuloj, estas konsiderataj "ne bojkoteblaj."[48]
Opinioj pri la BMS-a movado estas miksitaj kaj vaste varias depende de geografio kaj politiko. Iuj politikaj partioj, kiel NSW Greens en Aŭstralio kaj Québec solidaire en Kanado, subtenis BMS-on.[49][50] BMS-on subtenas ankaŭ multaj privataj firmaoj, eklezioj, kaj akademiaj asocioj.[51] Samtempe, pluraj leĝoj kaj rezolucioj estis skribitaj de leĝistaroj kun la intenco batali kontraŭ BMS.[17][16][15][14][13] Anonimaj kaj netravideblaj retejoj, kia Canary Mission, montras senfontajn "profilojn" pri subtenantoj de BMS, kion aktivistoj komparas al Makartiismo.[52]
Noam Chomsky, eminenta usona kritikanto de Israelo, diris, ke li subtenas la "bojkoton kaj malinveston de firmaoj, kiuj operacias en la okupataj teritorioj"[53][54] sed la "hipokriteco" de la nuna BMS-a movado "atingas la ĉielon." Li diris, ke la BMS-a movado damaĝas la "tutan [kontraŭcionisman] movadon. Ĝi damaĝas la palestinanojn kaj estas donaco al la israelaj ideologoj kaj iliaj usonaj subtenantoj" ĉar la "hipokriteco" de BMS "estas tiom travidebla... kial ne bojkoti Usonon? Israelaj krimoj [estas] fragmento de usonaj krimoj, kiuj estas multe pli malbonaj." Li ankaŭ asertis, ke la palestina popolo ne subtenas bojkoton de Israelo kaj la BMS-a movado estas kondukata de "unuhomaj NRO-oj" kiuj false pretendas reprezenti la palestinan popolon.[55]
Aliflanke, la studenta asocio de la Universitato de Kalifornio rezoluciis bojkoti ne nur Israelon, sed ankaŭ Usonon kaj diversajn aliajn landojn.[56][57] Kaj laŭ grupo de akademianoj bojkotantaj Israelon, ĉar Israelo estas unu el la plej multe subvenciataj usonaj aliancanoj kaj pro la unikaj politika kaj historia rilatoj inter Usono kaj Israelo, usonanoj havas specialan respondecon pri la stato de homaj rajtoj en tiu lando.[58][59] Alia asertita kialo malsame trakti la kazon de Israelo estas, ke la voko por la bojkoto venis el unuiĝinta peno de diversaj civilaj socioj, kies anoj mem konsideras siajn homajn rajtojn malobservataj de Israelo. [58][59] Ekzemple laŭ la fizikisto Stephen Hawking, lia decido bojkoti la Israelan akademion estis motivigita de vokoj el palestinaj akademianoj, kiuj unuanime konsentis, ke li "respektu la bojkoton."[60] Laŭ George Bisharat, ĉiuj landoj devos esti observigitaj al homrajtaj normoj, sed ne ekzistas norma respondo al la demando pri kiu lando unue estu observigita al ili.[61]
La grupo Anti-Defamation League, la centro Simon Wiesenthal kaj Israelaj oficialoj kategoriigas la BMS-an movadon kiel antisemitajn.[62][63][64][65][66] Alan Dershowitz, emerita profesoro de juro ĉe Harvard Universitato kaj verkema defendanto de cionismo, komparis la supozitan unuopan emfazon de BMS-subtenantoj pri la homrajtaj malobservoj de Israelo al raportita defendo de A. Lawrence Lowell, iama prezidento de Harvard, pri sia decido eldevigi limojn pri juda eniro al la universitato, komence de la 20-a jarcento. Demandite, kial limigi judajn studentojn, Lowell raporte replikis, "Judoj friponas." Poste memorigite, ke ankaŭ kristanoj friponas, li respondis, "Vi ŝanĝas la temon. Ni parolas nun pri judoj."[67] Abraham Foxman verkis reklamon en The New York Times, kiu kritikis la politik-sciencan fakularon de Brooklyn College pri ilia subteno de kongreso favora de BMS. En la reklamo, Foxman diris, ke la movado BMS estas antisemita "je sia kerno."[8][9]
Jay Michaelson verkis opinion en The Jewish Daily Forward, kiu kritikis la starpunkton de Foxman. Li menciis, ke diversaj gvidantoj de la BMS-a movado estas judoj kaj ke "ju pli multfoje ADL alprenas porcenzuran starpunkton, des pli ĝi perdas kredeblecon kaj malmultekostigas la signifon de la termino 'antisemitismo'."[68] Judith Butler asertas, ke la postuloj de BMS estas plene koheraj kun, kaj derivitaj de, internaciaj normoj pri homaj rajtoj. El tio, Butler konkludas, ke egaligo de BMS kun antisemitismo samas al la aserto, ke tiuj normoj pri homaj rajtoj estas antisemitaj.[69] Ŝi argumentas, ke la akuzoj pri antisemitismo nepre radikas en falsaj "ĝeneraligoj pri ĉiuj judoj," supozante ke "ili ĉiuj kunhavas la samajn politikajn konvinkojn" kaj ignorante la vidpunkton komunan inter iuj judoj, kiuj estas "tre kritikemaj" pri la ŝtato.[69] Similan rezonon evoluigis Omar Barghouti, kiu pretendas, ke tiuj, kiuj kritikas BMS-on kiel atakon kontraŭ la tuta juda popolo, false egaligas la tutan judan popolon al la ŝtato Israelo.[70]
Iuj rimarkis, ke ekzistas similaĵoj inter BMS kaj historiaj agoj de diskriminado kontraŭ judaj minoritatoj, ekzemple historiaj antisemitaj bojkotoj kiel la nazia bojkoto de judaj negociaj firmaoj.[62][71][72] Tiujn similaĵojn defiis Daniel Blatman, profesoro de holokaŭstaj kaj genocidaj studoj en la Hebrea Universitato de Jerusalemo.[73] Blatman, liberala cionisto kaj oponanto de BMS, argumentas, ke "la antisemitaj bojkotoj kontraŭ judoj kaj la hodiaŭa bojkoto de Israelo havas nenion komunan... La antisemita bojkota movado celis tiujn kiuj estis konsiderataj fremduloj al la nacio [aŭ ŝtato] kaj eĉ malamikoj de la nacio. La Israela ekvivalento de tio povas esti trovata en dekstraj cirkloj, kiuj volas bojkoti arabajn kropojn."[73]
Laŭ la palestina aktivisto kaj verkisto Ramzy Baroud, "ne ekzistas spaco en BMS por rasismo aŭ parolo de malamo." Li diris ankaŭ, ke "la intelekta malhonesto de subtenantoj de Israelo estas abomeninda," sed ke ĝi pruvas la efikecon de la movado.[74]