Bankoko estis bombita de la Aliancanoj ofte dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis celo ankaŭ de la unua batalmisio de la Boeing B-29 Superfortress en junio 1944.
Aliancanaj bombatakoj al la ĉefurbo de Tajlando ekis eĉ antaŭ la lando deklaris militon, ĉar la Japana Imperio estis uzanta la landon kiel baza areo por siaj invadoj kaj de Malajzio kaj de Birmo, kun netutvolonta konsento de la registaro de Tajlando post la sukcesa invado fare de Japanio de la sudorientazia lando la 8an de decembro 1941. La unua aeratako okzis la 7an de januaro 1942, Kiam aviadiloj de la Royal Air Force (RAF) flugantaj el Ranguno, atakis militajn celojn en la urbo.[1][2]
Post Ranguno falis al la japanoj la 7an de marto, pezaj bombaviadiloj, kiel britaj kaj usonaj "Consolidated B-24 Liberator", kun bazo en Hindio kaj Ĉinio, atakis celojn en Tajlando.[3][4] La aeratakoj estis faritaj ĉar Bankoko tiam estis jam komandocentro por la japanoj en la fronto de Sudorienta Azio. La bombaviadiloj de la RAF kaj de la USAAF faris la atakojn kiel parto de la Pacifikaj kampanjoj. La bomboj frapis instalaĵojn uzitajn de la okupaciantaj japanaj militistoj, sed la atakoj intencis ankaŭ premi la registaron de la tajlanda militista fortulo Plaek Pibulsongkram por ke tiu abandonu sian nepopularan aliancon kun Imperia Japanio. La ĉefaj celoj estis la ĵus finkompletigita Haveno de Bankoko kaj la Tajlanda fervoja sistemo. Atakoj fare de RAF, USAAF, kaj de aliaj Aliancanaj aerfortoj pluis pli intense el Hindio, kaj post la liberigo de Ranguno la 3an de majo 1945, el Ranguno ĝis la fino de la milito en aŭgusto tiun jaron.