Boquiñeni | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50641 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 780 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 51′ N, 1° 15′ U (mapo)41.8481006-1.251585Koordinatoj: 41° 51′ N, 1° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 227 m [+] | ||
Areo | 19,09 km² (1 909 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boquiñeni [+] | |||
Boquiñeni [bokiNJEni] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Boquiñeni estas municipa teritorio en la nordokcidenta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion inter Gallur norde kaj Luceni sude, borde de la rivero Ebro, kiu trapasas la lokon. Ĝi estas trapasata de la rivero Ebro kaj tute apude transe estas Pradilla de Ebro, kaj krome estas diversaj kanaloj por irigacio, kiel la Imperia Kanalo de Aragono. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.
La municipa teritorio estas trapasata de la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj de la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68). Krome la loĝloko estas inter apudaj Pradilla de Ebro kaj Luceni kaj inter Gallur nordokcidente kaj Pedrola kaj Alagón sudoriente laŭ ŝoseo VP-024.
La loĝloko Boquiñeni mem estas je 39 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 227 msm ĉe la rivero Ebro. La altitudo gamas inter 307 msn sude (Alto de la Loteta) kaj 219 msn borde de Ebro.
Nordokcidente: Pradilla de Ebro | Norde: Pradilla de Ebro | Nordoriente: Tauste |
Okcidente: Gallur | Oriente: Tauste | |
Sudokcidente: Magallón | Sude: Luceni | Sudoriente: Luceni |
La araboj lasis irigacian reton ĉirkaŭ kastelo, ĉirkaŭ kiu kreskiĝis la domaro. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Boquiñeni estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu sama jaro kaj reloĝata de sudaj mozaraboj.
Boquiñeni demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Boquiñeni oni malaltiĝis el 1 424 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 790 loĝantoj.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas la moderna preĝejo kaj ermitejo, la rivero Ebro, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.