Borș | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio • limurbo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bihor | |
Alinome | Bors (hungare), Borsch (germane) | |
Iama hungara departemento | Bihar | |
Situo | 47° 7′ N, 21° 50′ O (mapo)47.11388888888921.828888888889Koordinatoj: 47° 7′ N, 21° 50′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 417075 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 4 267 (en 2021, 3 409 en 2002) | |
– vilaĝo | 1 160 (en 2002) | |
Borș [borŝ] (hungare Bors [borŝ], germane Borsch[1], prononco same) estas komunumo en Rumanio okcidente de Oradea. Administre apartenas al ĝi Santăul Mare.
En 1910 ĝi nombris 1 289 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 118 (93 % da hungaroj, la resto plejparte rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 4 267 loĝantoj sur areo de 43,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 98 loĝantoj/km².
Ĝi estis unue menciita skribe en 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1938 kaj 1944 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga monarkio Aŭstrio-Hungario respektive de 1940 al Hungario, kaj estis parto de la reĝa departemento (Bihar vármegye). Borș estas grava limotrapasejo al Hungario, laŭ nacia vojo DN1; kontraŭe estas Ártánd.