Borgloon (nederlande, proksimuma prononco [BorĥLO:N]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon ĉirkaŭ la jaro 1200. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10 579 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Tungro.