Boris Grigorjev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1886 en Ribinsko, Rusia Imperio |
Morto | 7-an de februaro 1939 (52-jaraĝa) en Cagnes-sur-Mer |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Francio |
Alma mater | Académie de la Grande Chaumière Rusia Akademio de Belartoj |
Okupo | |
Okupo | pentristo verkisto grafikartisto |
Verkoj | Q16667159 The Harlot of Marseilles Portrait of Vsyevolod Meyerhold Q12166060 |
Boris Grigorjev (ruse Борис Дмитриевич Григорьев; Ribinsko, 11a de julio 1886 – 7a de februaro 1939) estis rusa pentristo kaj grafikisto.[1][2]
Li studis en la Imperia Akademio de Belartoj en Sankta Peterburgo kun Aleksander Kiseljov, Dmitri Kardovski kaj [Abram Arĥipov el 1907 al 1912. Li ekekspoziciis en 1909 kiel membro de la Unio de Impresionistoj,[2] kaj iĝis membro de la movado "Mir iskusstva en 1913.[1] Li verkis romanon, Junaj radioj.[3]
Grigorjev loĝis dumtempe en Parizo, kie li partoprenis en la Académie de la Grande Chaumière.[1] Tie li iĝis ege influita de Paul Cézanne.[4]
Post sia reveno al Sankta Peterburgo en 1913[4] li iĝis parto de la Bohemia tiea etoso ĉe artistoj kaj verkistoj, kiaj Serge Sudeikin, Velimir Ĥlebnikov kaj la poetino Anna Aĥmatova, ofte pentrante ties portretojn.
Grigorjev interesiĝis en la rusa kamparpejzaĝo, ties kamparanoj kaj vilaĝa vivo. El 1916 al 1918 li kreis serion de pentraĵoj kaj grafikaj verkoj, nome Rusio (Raseja, ruse Расея), priskribante malriĉecon kaj forton de la kamparanoj kaj vilaĝanoj de Rusio.[1][2]