Bourseul / Boursaout | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Plancoët / Plangoed | ||
INSEE kodo | 22014 [+] | ||
Poŝtkodo | 22130 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 247 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 56 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 16′ U (mapo)48.487222222222-2.2597222222222Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 60 m [+] | ||
Areo | 22,23 km² (2 223 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bourseul [+] | |||
Bourseul - prononco [buʁsœl], jen france, bretone Boursaout - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 1 247 loĝantoj sur areo de 22,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Plancoët / Plangoed. La teritorio havas komunan limon kun Corseul, Jugon-les-Lacs, Plancoët, Plorec-sur-Arguenon, Pluduno, Saint-Méloir-des-Bois kaj Plélan-le-Petit.
Blazono | france Écartelé, au 1) d'argent à un chêne de sinople englandé de gueules; au 2) de gueules à trois étoiles d'argent posées 2 et 1; au 3) de gueules à une hermine passante d'argent colletée de la jarretière de Bretagne; au 4) coupé émanché d'azur et d'hermines. esperante Kvarpartigita, la unua arĝenta kun sinopla kverko ŝarĝita per ruĝaj glanoj; la dua ruĝa kun tri arĝentaj steloj metitaj 2 kaj 1; la tria ruĝa kun pasanta arĝenta ermeno kun skarpo ŝarĝita per la Ĝartero de Bretonio; la kvara ermenplena kun lazuraj segildentoj. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Bourseul enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj (MH):
La muelejo ekfunkciis en 1821.
Jean-Baptiste Chesnais, posedanto, estas aŭtenta muelisto, kiu lernis sian metion en 1936 de sia onklo. La alveno de elektro en 1959 finis la agadon de muelisto.
S-ro Chesnais neniam vidis nek konis la originan radon de tiu muelejo, kiu ĉesis labori en 1920. Sed post baldaŭ unujarcenta dormo, S-ro Chesnais kaj lia bofilo rekonstruis tiun radon nun videblan.
En 1891 okazis batalo por la restaŭro de la muelejo.
Priskribo: 2 tabulradoj el kverko : unu, 7 metrojn diametra kun 48 tabuloj, dekstraflanke, restaŭrita, unu, 5 metrojn diametra kun 32 tabuloj, maldekstraflanke, refarita en 1988.
La muelejoj de Pont-Loyer ĉerpas sian movenergion de la rivero Arguenon. 400 metrojn pli alte, baraĵeto sur la rivero Arguenon kun kanaleto alportas akvon al la muelejo.
|