![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Papaver bracteatum
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specio
| ||||||||||||
Braktea papavo Papaver bracteatum | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Braktea papavo (Papaver bracteatum) estas la botanika nomo de papavo. Ĝi estas foje nomata armena papavo.
Ĉi tiu herbeca, ĝis 1,2 m alta planto havas fajne pinate fenditajn foliojn kun grizverda koloro. La 10 cm larĝaj, ruĝaj floroj floras de majo-junio. La petaloj ofte havas nigran makulon ĉe la bazo.
Ĝi aperas en Kaŭkazo, nordorienta Turkio, norda Irano, Armenio kaj Azerbajĝano. Ĝi ofte miksiĝas kun la orienta papavo.
La planto enhavas la alkaloidan tebainon, kiu estas facile prilaborebla en la kontraŭtusan kodeinon.