Braniștea | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bistrița-Năsăud | |
Alinome | Árpástó (hungare) | |
Iama hungara departemento | Beszterce-Naszód | |
Situo | 47° 10′ N, 24° 4′ O (mapo)47.17305555555624.065277777778Koordinatoj: 47° 10′ N, 24° 4′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 247 m | |
Poŝtkodo | 427010 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3 225 (2009) | |
– vilaĝo | 1 220 (2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 32679 | |
Braniștea [braniŝtja] (hungare Árpástó [arpaŝto]) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio okcidente de Bistrița. Administre apartenas al ĝi Cireșoaia (Magyardécse) kaj Măluț (Omlásalja).
En 1910 Braniștea havis 1 255 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 290 (rumanoj, 52 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 3 397 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 2187 | 64,4% |
rumanoj | 1204 | 35,4% |
romaoj | 4 | 0,1% |
ukrainoj | 1 | < 0,1% |
italoj | 1 | < 0,1% |
En vilaĝo Braniștea estis 51,6 % da hungaroj kaj 48,0 % da rumanoj. La diferencon al la komunumo kaŭzas la aliaj du vilaĝoj, el kiuj Măluț estas preskaŭ tute rumana kaj Cireșoaia preskaŭ tute hungara. En ambaŭ la plimulta etno konsistigas proksimume 99 % de la loĝantaro.
Ĝia unua mencio skriba estas el 1362. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Beszterce-Naszód.
|