Brdy

Tiu ĉi artikolo temas pri montaro, pri armea spaco temas artikolo Armea spaco Brdy.
Brdy
ĉeĥe Brdy
montetaro
Brdy
Oficiala nomo: Brdy
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Historia regiono Bohemio
Parto de Brda montetaro
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj Třemošenská vrchovina, Třemšínská vrchovina, Strašická vrchovina
Akvejo Berounka, Vultavo
Plej alta punkto
 - situo Tok
 - alteco 865,3 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 16″ N 13° 52′ 37″ O / 49.70444 °N, 13.87694 °O / 49.70444; 13.87694 (mapo)
Geologia konsisto skisto, lidito, konglomeraĵo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Vikimedia Komunejo: Brdy
Portalo pri Geografio

Brdy (ĉeĥe Brdy) estas geomorfologia subtutaĵo de pli vasta tutaĵo Brda montetaro, kiu tuta (do ankaŭ eĉ kun Hřebeny kaj Příbramská pahorkatina) ankaŭ estadas nomata Brdy. En pli mallarĝa signifo oni markas kiel Brdy sole Mezan Brdy kaj Sudan Brdy. Ĝi troviĝas inter riveroj Berounka kaj Vltava (Vultavo), plene arbarkovrita. Pluraj suproj super 800 m, la plej alta Tok 865 m. Refreŝigado eblas nur en randaj komunumoj, ĉar la granda parto de la arbaroj (entute 260 kvadrataj km) daŭre servas al armeaj bezonoj kaj ne estas por civiluloj alirebla. Post preskaŭ 60 jaroj oni sukcesis alirebligi por turistoj parton de la arbaro gvidanta al monteto Třemošná (778 m) Proksime de Příbram. Nordoriente en la direkto al Prago etendiĝas kompakta strio de suproj "Hřebeny" (=kombiloj), 600 - 700 m, en la longeco de 35 km, kiu estas por turismo plene alirebla. Meze de ĝia supreca strio gvidas turisma pado (ruĝa). Tie, kie Hřebeny kuniĝas kun Brdy, okcidente de Dobříš, troviĝas rezervejo Kuchyňka (635 m).

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]